Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ni sukcesas deturni nian penson de la suferanta parto kaj direkti ĝin al tute alia afero, baldaŭ la doloro malgrandiĝos, kaj eĉ en kelkaj okazoj ĝi momente malaperos.

Tiun fenomenon oni ĉiutage konstatas, kaj ni mem tre ofte spertas ĝin: Ni vundas nin nerimarkita kaj sentas la doloron nur, kiam ni vidas la vundon. Infano komencas krii, kiam ĝi ekvidas la sangon. Hundo kriĝemas nur, aŭdante la vipon, kiu minacas ĝin. Pli stranga ankoraŭ estas la fakto, ke soldato sur batalkampo povas resti iom da tempo post grava vundiĝo, eĉ perdo de membro, sentante nenion, ĝis li rimarkas la difekton.

Oni povus amasigi la pruvojn pri la gravega influo de la penso rilate al la sentebleco en la efektivaj malsanoj. Ni kapablas per la nura penso duobligi, triobligi niajn suferojn; el tute negrava malbono povas rezulti netolereblaj doloroj. Homoj eĉ povas krei en si mem per la imago ĉiujn simptomojn de malsanoj, kiujn ili ne havas, kaj suferi kruele, kvazaŭ ili estus reale atakitaj de la malsaneco. Kelkaj personoj estas virtuozoj en la arto, multobligi siajn suferojn kaj eĉ trudi al si senkaŭzajn turmentojn.

Sed — jen ni ektuŝas la gravan fakton, — la malo ankaŭ estas vera. Ni kapablas per la penso malgrandigi nian sentemon tiagrade, ke