Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ni multe pli facile elportas niajn efektivajn malsanojn. Tiu scio estas la ŝlosilo, kiu kondukos nin al la resaniĝo.

La realan, fizikan parton de la malsano ĉiu devas kuraci laŭ la por li plej taŭga maniero; ĝi dependas precipe de la kuraca scienco, de la ĥirurgio, de la farmaceŭtiko. En la pli multaj okazoj sperta kuracisto estos la plej bona konsilanto por eviti pligravigon de la malsano kaj por plirapidigi la korpan resaniĝon.

Sed rilate al la imaga, al la mensa flanko, ĉiu malsanulo estu sia propra kuracisto, ĉar tiam la memkuracado estos la plej agema rimedo; la paciento estos la plej bona helpanto de la profesia kuracisto kaj certigos la efikon de liaj kuraciloj.

Se ni konas tiun fakton kaj aplikas ĝin racie, ni posedas netrompeblan forton de saniga potenco, kaj eĉ se la malsano estas danĝera kaj longedaŭra, ni suferos ĝin multe pli facile, dank’ al la interna laboro de nia penso.

Jam estas multe, tion scii, sed plej grave estas, kapabli apliki praktike la teorion en ĉiuj okazoj, kaj ni nun pristudu tiun temon laŭ vidpunkto de la memsugesta metodo.

*

De longe la moderna kuracarto uzas kun sukceso precipe en psikaj aŭ nervaj malsanoj