Ĉi tiu paĝo estis validigita
Patrolanda Kanto
de
Adam Oehlenschläger.
Jen lando kun arbar'
El belaj larĝaj fagoj
Ĉe la Baltika Mar'.
Monteto kuŝas apud val',
Danlando ĝi nomiĝas,
La alta Freja-hal'.
Antaŭe de l'batal'
Ripozis tie viroj
En vest' el fer' kaj ŝtal'.
Milit' al ili estis ĝoj',
Nun dolĉe ili dormas
Sub Baŭtaŝton ĉe l'voj'.
Ĝis nun la blua mar'
Beligis tiun landon,
Ornamis ĝin arbar'.
Kaj nobla, ĉarma virinar',
Kaj bravaj viroj loĝas
Je l'dana insular'.
Trad. J. Wulff.
[Ornamaĵo mankas]