161. La rivero superfluis.
162. La torento forportis la ponton.
163.Ni estos devigitaj pasigi la nokton sur la landvojo.
164.La veturilo estas tro ŝarĝita, estus nesaĝe transpasi per la pramo.
165. Jen estas gastejo, mi kredas.
166. Kaj eĉ ĝi ŝajnas komforta.
167. Ĝi kredeble estas tre malriĉa gastejo.
168. Tien ĉi eniras nur veturigistoj kaj kolportistoj.
169. Fine, pli bone estas eniri ĝin, ol pasigi la nokton ekstere (sub la steloj).
170. Kion vi havas por doni (al ni) ĉe l' tagmanĝo?
171. Se vi nenion alian havas, ni do kontentiĝos per tio.
172. Ĉu vi povas enirigi la veturilon ?
173. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon
174. Vi certe havas ĉambron por (doni al) ni ?
175. Se nur la lito estas bona, tio tute sufiĉas.
176. La littukoj estas malsekaj, ŝanĝu ilin.
177. Mi ne estas sufiĉe kovrita, donu al mi duan litkovrilon.
178. Ni estas frostigitaj, ekbruligu bonan fajron (por ni).
179. Suprenportu lignaĵon aŭ karbon.
180. Diru al mi, kiom mi ŝuldas (al vi)?
181. Jen estas la kalkulo jam preta.
182. Vi ne estas tro postulema, jen io por (doni al) la geservistoj.
183. Ĉu estas necese mendi sian lokon por ricevi
kajuton (ĉambreton) sur la ferdeko?
184. Je kia tago ĝi forveturos por...