185. Kiom da tempo daŭras la traveturo ?
186. Je kioma horo oni devas esti en la ŝipo ?
187. Ĉu mi devos dungi barkiston, kiu kondukos min al la ŝipo?
188. Kutime, kiom oni donas (al ili) por tio?
189. Konduku min al la ŝipo forveturonta al...
190. Rapidu iom, mi aŭdas la sonorilon.
191. Ne metu tiun sakon kun la pakaĵoj, mi kunprenos ĝin.
192. Sinjorino, vi ŝajnas malsaneta; ĉu mi povas utili al vi ?
193. Bonvolu alporti (al mi) kuveton — mi sentas min pli bone.
194. Ĉu vi ne havas citronon ?
195. Mi ne kuraĝas ekmoviĝi.
196. La vido de l'tero resanigas min.
197. Kie estas vizitataj la pakaĵoj
198. Ni estas ĉe la limimpostejo.
199. Ĉu mi devas deklari dudek-kvin cigarojn ?
200. La bicikledo estas certe la plej praktika kaj malkara transportilo kiu ekzistas.
201. Antaŭ ĉio, por posedi bonan bicikledon, necese estas ke oni pagu sufiĉan prezon por ĝi.
202.lo kare pagita, ankoraŭ pli profitas ol io malkare pagita.
203. Por turismo nenio egalas bicikledo « speciale konstruita» por la landvojo kun bonaj bremsoj.
204. Preferinde estas, ke ĝi estu provizita je lignaj radrondoj,ĉar tiuj ĉi ne tiel facile malebeniĝas.
205. La formo de la gvidilo ankaŭ havas grandan gravecon
laŭ la uzo, al kiu oni destinas sian bicikledon.
- ↑ La artikoloj pri bicikledo kaj aŭtomobilo enhavas multajn teknikajn vortojn elĉerpitajn el la teknika vortaro de S-ro VERAX