206. Por turistoj oni laŭdegas gvidilojn ebligantajn du malsimilajn teniĝojn.
207. La levita teniĝo tute taŭgas por iradoj sur ebenaĵoj, la klinita precipe utilas por kontraŭstari la venton aŭ ebligi pli facilan supreniradon de la deklivoj.
208. Gvidiloj kun kvar teniĝoj estas eĉ troveblaj en la komerco.
209. La ĉeno de bicikledo devas esti el tre bona kvalito.
210. De kelkaj jaroj oni provizas la bicikledojn je ŝanĝiloj de rapido, kiuj multe faciligas la iradon sur malebenaj vojoj.
211. Tre bedaŭrinde, multaj el tiuj ŝanĝiloj de rapido funkciadas per dentradaroj, kiuj post tre mallonga tempo, kaŭzas pro eluziĝo, fortperdon en la transmetanta organaro.
212. Kiam oni deziras eviti tiun malagrablaĵon, oni devas almetigi du ĉenojn al sia maŝino, tiamaniere, oni ricevas la plej bonan efikon, ĉar tiele nur unu ĉeno funkciadas dum la antaŭenpuŝado.
213. Kelkaj bicikled-firmoj estas famaj pro tiu speco de maŝinoj.
214. La Franca « Turing-Klubo » jam faris kelkajn bicikledajn konkursojn tra montoj por stimuli la progresemon de la fabrikistoj.
215. Oni do povas tutkonfide aĉeti iun ajn el tiuj premiitaj maŝinoj.
216. La radelvolvoj varias laŭ la kapableco de la turistoj, sed oni devas kiel eble plej multe kontentiĝi je meza radelvolvo aŭ havigi al si maŝinon kun du rapidoj, duonigantan la grandan rapidon.
217. Se vi decidus, ke vi aĉetos tian maŝinon, mi konsilus al vi almetigi liberan radon kaj kotŝirmilojn, ĉar tio multe utilas dum la vojaĝo.
218. Ne elektu tro mallarĝajn pneŭmatikojn, ĉar vi estus tro skuata sur la malglataj vojoj.
219. Atentu, ke la klapoj de la aertuboj estu hermetikaj.