220. Tre ofte la fabrikistoj ne liveras al vi pedalkrankojn, kiuj konvenas por via kresko.
221. Same por la pedaloj, kiuj ne devas esti tro mallarĝaj ĉar tio multe ĝenas la pedaladon.
222. Fine, ne de longe, oni fabrikas retro-maŝinojn, kiujn oni multe laŭdas.
223. Mi ne ankoraŭ surrajdis tiun maŝinon, sed laŭ tio, kion mi aŭdis, ŝajnas, ke la senaga punkto tute malaperis ĉe ili.
224. Jen vojmontrilo de la Turing Klubo.
225. Biciklistoj, atentu... Kruta deklivo, danĝeraj vojkurboj ! !
226. Mi malbone atakis la vojkurbon, mi falis kaj tordis al mi la piedon.
227. Tio ne estos grava, sed mia maŝino estas en bedaŭrinda stato.
228. La radoj estas malebenigitaj, ĉiuj radioj torditaj kaj ne plu uzeblaj.
229. Necese estos, ke oni reebenigu ambaŭ radojn kaj metu novajn tanĝantajn radiojn.
230. La maldekstra pedalo rompiĝis, estos necese, ke oni anstataŭigu ĝian ŝraŭbingon.
231. La kugletoj de la pedaloj elsaltis el la kugletujo, oni devos remeti aliajn.
232. La akso de la pedalo malrektiĝis same kiel la kranko.
233. La gvidilo tordiĝis kaj la prenilo elŝiriĝis.
234. Eĉ plie, la volvaĵo eliĝis el la radrondo kaj la aertubo estas pinĉita.
235. Okazis granda fendo en la aertubo.
236. Du el la risortoj de la selo rompiĝis.
237. La vojaĝo en aŭtomobilo multe ĉarmas precipe,
kiam la motoro ĉiam regule funkciadas.