g) figuro nomita folieto (konsistanta el unu punkto , unu rekto trairanta la punkton kaj unu ebeno enhavanta la rekton).
Ne ekzistas en spaco aliaj tipoj da korpoj rigidaj, ĉar nur la 7 ĵus montritaj figuroj enhavas nenian grandon, t. e. nenian mezureblan parton.

Fig. 1.
Oni do povas diri, ke ekzistas 7 geometrioj fundamentaj en tridimensia spaco, aŭ pli ĝuste 7 branĉoj de geometrio respondaj kun la fundamentaj tipoj de korpo rigida. Tiujn 7 branĉojn oni povas plie subdividi laŭ la nombro da elementoj entenataj en ĉiu tipo fundamenta: el la 7 tipoj, 3 enhavas unu elementon (punkto , rekto , ebeno ), 3 enhavas du elementojn (sageto , ŝildeto , flageto ) kaj 1 enhavas tri elementojn (folieto ). Jen do la tabelo de la diversaj branĉoj de geometrio:
1a Grupo: Geometrioj ja elemento unuobla.
a) Geometrio punktara, kies elemento fundamenta estas la punkto,
kaj kies celo estas la esploro de ĉiuj punktkolektoj aŭ punktaroj.
b) Geometrio rektara, kies elemento estas la rekto kaj celo la esploro de ĉiuj eblaj kolektoj da rektoj aŭ rektaroj.
c) Geometrio ebenara, kies elemento estas la ebeno kaj celo la esploro de l’kolektoj da ebenoj aŭ ebenaroj.