Tute simile, oni povas distingi la du sencojn de sufikso -ad, skribante:
-i = -ad = ago
-i, = -ad, = daŭro aŭ stato.
Ekzemple, en vorto skribadi, se sufikso -ad havas sencon de daŭro, ne de ago, ĝi povas ekzisti flanke de finiĝo -i, ĉar -i detruas -ad sed ne -ad1, kaj reciproke -i, detruas -ad1, sed ne -ad. En vorto kronado ekzemple, sufikso -ad havas sencon de ago, do se ni anstataŭas finiĝon -o per -i, oni ricevas verbon konadi, sed ĉar -i = -ad, sufikso -ad devas malaperi kaj oni retrovas la taŭgan formon kroni. Tio montras, ke en Esperanto la transiro de unu vorto al alia samfamilia vorto estas perfekte renversebla : de substantivo krono aŭ simple kron, se oni faras verbon kroni, la ideo de ago estas entenata nur [1] en finigo -i, do se oni revenas de verbo kroni al substantivo krono, la ideo de ago tute malaperas, kaj restas nur ideo kron, t.e. ideo de ajo materia. Kontraŭe, se de verbo kroni oni eltiras substantivon kronio, la ideo de ago restas en la vorto; tamen ĉar oni ne povas konservi du finiĝojn en la sama vorto, oni devas anstataŭi finiĝon -i per la ekvivalenta sufikso -ad kaj oni ricevas logike vorton kronado. Se nun oni revenas de substantivo kronado al kunresponda verbo kronadi, sufikso -ad devas malaperi ĉar -i = -ad kaj oni retrovas kroni.
Oni vidas do, ke reguloj pri derivado estas tute nebezonataj en Esperanto; oni bezonas nur klasi la vortradikojn kaj la afiksojn laŭ la samaj klasoj kiel la gramatikaj finiĝoj.
Ni aldonu fine, ke en finiĝo adjektiva -a oni ankaŭ povas distingi du sencojn por la logika analizo :
-a = -ec = kvalito
-a1 => -al = rilate al
Ekzemple en vorto frateca, se finiĝo -a havas sencon de kvalito, ĝi detruas sufikson -ec, kaj la vorto fariĝas simple frafa; sed se -a havas sencon de rilate al, tiam ĝi ne detruas sufikson -ec; la vorto frateca povas do nur signifi rilata al frateco.
Pri la sufiksoj -0z kaj -iz ; Kvankam mi metis tiujn du sufiksojn inter la aliaj sufiksoj Esperantaj, tio ne signifas ke mi proponas tie ĉi ilian definitivan akcepton. Mi volis nur montri, ke dank’al principoj de neceso kaj de sufiĉo, la akcepto de tiuj sufiksoj estus tute ne grava, ĉar en Esperanto ili estus ne ĝeneralaj sed nur specialaj sufiksoj, tre malofte bezonataj.
Kiam reformemuloj uzas formojn kiel kronizi anstataŭ kroni, aŭ kuraĝoza anstataŭ
kuraĝa ili estas tute malpravaj. La klarigo de ilia eraro venas de tio, ke ili donas al
- ↑ Kaj ne en la radiko mem, kiel okazas kiam la vortradiko estas mem verba; ekzemple en skribi, ideo -ad estas entenata ambaŭ en finiĝo kaj en radiko.