Saltu al enhavo

Paĝo:De Saussure - La logika bazo de vortfarado en Esperanto, 1910.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Al ZAMENHOF.


kreinto de Esperanto.



LA LOGIKA BAZO DE VORTFARADO
EN
ESPERANTO
DE
ANTIDO

Propono al la Akademio Esperantista
okaze de la Sesa Universala Kongreso de Esperanto en Washington
1910.


Ĉar la Akademio Esperantista montris sin favora al studado de reguloj pri derivado en Esperanto, mi havas la honoron prezenti al ekzameno de l'Akademio la sekvantajn proponojn :

1e L’Akademio opinias, ke la vortfarado en Esperanto estas fondita sur la logika kaj senpera konstruo de ĉiu aparta vorto kaj ne sur tiel nomitaj « reguloj pri derivado »; ke reguloj pri derivado malutilus la lingvon agante kontraŭ ĝia normala funkciado, ke tiaj reguloj alportus arbitrajn elementojn, ĝenantajn por la skriba lingvo, kaj tre malutilajn por la parola lingvo.

2e L’Akademio opinias, ke multaj aŭtoroj trouzas sufiksojn; tio estas preskaŭ neevitebla en la parola lingvo, sed tio estigas la skriban lingvon nenecese peza. La kaŭzo de tiu trouzo kuŝas en la fakto, ke nevole oni ofte tro insistas sur ĉiu esprimota ideo por ĝin penetrigi pli forte en la spiriton de l'aŭdanto aŭ de l'leganto. Ĉar aliparte oni ne devas tiom ŝparegi la sufiksojn, ke la vortoj fariĝos nekompreneblaj, estas konsilinde difini la du limojn inter kiuj oni devas resti, tiamaniere ke oni lasos al arbitro kaj al personaj preferoj rolon kiel eble plej malgrandan.

L’Akademio do rekomendas al la aŭtoroj perantistaj sekvi la du jenajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en Esperanto.

a) Principo de neceso: En konstruon de vorto oni «devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝon necesajn por esprimi plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.

b) Principo de sufiĉo : 'Oni devas kiel eble ple] eviti dufojan ripeton de la