ADJEKTIVO | SUBSTANTIVO | VERBO |
-a = -ec | -o = -aĵ | -i = -ad |
-ul |
Tio estas triaĵo,en kiu Adjektivo kaj Verbo estas kvazaŭ la du flugiloj de
l’Substantivo, la du simetriaj membroj, kiuj ebligas ties funkciadon.
Ekzemple, se substantivo ne entenas ideon kvalitan kaj volas ĝin akiri, ĝi iras ĉe la adjektivon (-a) por ricevi tiun ideon, kaj ĝi ensorbas ĝin sub formo de l’ekvivalenta sufikso (-ec) :
frat(o), | frata, | fratao = frateco | |
France : | frère, | fratern(el), | fraternité |
Germane : | Bruder, | brüderlich, | Brüderlichkeit |
Angle : | brother, | brotherly, | brotherlyness. |
Se, kontraŭe, substantivo ne entenas ideon de ago kaj volas ĝin akiri,
ĝi iras ĉe la verbon (-i) por ricevi tiun ideon, kaj ĝi ensorbas ĝin sub formo
de l’ekvivalenta sufikso (-ad) :
kron(o), | kroni, | kronio = kronado | |
France : | couronne, | couronner, | couronnement |
Germane : | krone, | krönen, | Krönung |
Angle : | crown, | to crown, | coronation. |
Ekzistas do perfekta simetrio en la kvar ĝeneralaj sufiksoj, ĉar :
1° La du sufiksoj substantivaj -ul kaj -aĵ estas simetriaj unu rilate al alia:
-ul = persono (morala aŭ fizika).
-aj = ento (abstrakta aŭ materia).
2° La sufikso adjektiva -ec estas simetria rilate al sufikso verba (-ad) : frat, frata, frateco; kron, kroni, kronado.
Por eviti erarojn en la logika analizo de la vortoj, oni devas atenti pri la jenaj punktoj :
1° Ciu vortradiko entenas unu kaj nur unu ĝeneralan ideon, kaj tiu ideo estas fiksita ne de personaj preferoj sed de la vortklasado en Universala Vortaro.
Ekzemple, radiko avar entenas ideon kvalitan (-ec) ĉar tiu radiko estas klasita kiel adjektiva en U. V. Oni do devas diri avarulo (kaj ne avaro) por homo avara. Kontraŭe, la radiko vidv estas klasita kiel substantiva (grupo -ul) en U. V. El tio sekvas ne nur, ke homo vidva = vidvo ;