Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malĝojo ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom freneziĝis, ke mi ĝojus subakvigi ĉiujn ilian boatojn, tial mi allasis, ke la viroj ŝargis kvin pafilojn per kugletaĵo kaj kvin per kuglaĵo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaŭe neniam vidis.

Tiam stranga sceno montriĝis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin ĉiujn, ĉar la plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj — tri aŭ kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble.

Ni enprenis unu malfeliĉulon, kiu naĝis vivsave, sed lia parolado estis tiel stranga, ke kornbruo laŭ multe sciigus al mi. Unue, li ne volis manĝi aŭ paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin, ni lin forportis boate, kaj ĵetis en la maron, kaj signodonis al li, ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj manĝos: Li naĝis ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭ la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton.

Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar plu alvenis kun reĝoj por batalegi.

“Sed kial,” mi diris, “kaŭzis ilin alproksimiĝi