Paĝo:Deligny - Mia esperantista vivo, 1943.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Intertempe mi interŝanĝis poŝtkartojn, leterojn, dokumentojn kun alilandaj samideanoj, kaj, en Junio 1903, dum urba festo, mi povis organizi en la muzeo de Saint-Omer malgrandan ekspozicion, kiu ricevis multajn vizitantojn. Memoriga poŝtkarto estis eldonita je tiu okazo. La sukceso donis al mi la ideon kolekti daŭre ĉiujn ricevitajn dokumentojn por postaj ekspozicioj.

1904

En 1904, okaze de ŝipkonkurso inter Calais kaj Dover, la grupo de Calais organizis internacian kuniĝon, kiun partoprenis Esperantistoj francaj, anglaj, belgaj kaj germanaj. Tiu kuniĝo, kiu ebligis al malsamlingvanoj interŝanĝi ideojn pri la nova lingvo kaj senĝene babiladi, ĉarmis ĉiujn. Oni faris en Calais plurajn kuniĝojn, oni sekvis la ŝipkuradon al Dover kaj estis tre ĝentile akceptita de la samideanoj de tiu angla urbo. Ni revenis al Calais, tute kontentaj, ĉar ni konstatis, ke la interkompreniĝo estas tute bona.

En Calais, oni esprimis la deziron ke, en la posta jaro, oni organizu veran internacian kongreson, al kiu estus invitataj la esperantistoj de la tuta mondo. La ideo estis entuziasme akceptita kaj Sro Michaux petis, ke la grupo de Boulogne ricevu la mision organizi tiun unuan kongreson. Tio estis decidita. En Calais, la kolegiestro, bona esperantisto, metis je la dispono de dudek samideanoj grandan dormejon, kie ni tre bone dormis. Matene oni fotografis nin dum nia tualeto.

En la fino de 1904, mi kreis en la liceo de Saint-Omer esperantistan grupon ; du kursoj okazis ĉiusemajne kaj, dum la vintro, mi povis organizi esperantistan feston, kiu fariĝis ĉiujara.

1905

Reveninte al Boulogne, Sro Michaux komencis la organizadon. Li skribis al Dro Zamenhof, kreinto de Esperanto, por lin inviti. Tiu ĉi respondis, ke li « nepre venos ». Tiu certigo kuraĝigis la organizantojn. La grupo de Boulogne, kun la kunlaborado de la Pariza grupo kaj de la Franca