Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ruzajn Ratojn ni pereigos. Tial mi diras, kiel al mi ŝajnas pli bone : Ornaminte korpojn per armoj, ni staru ĉiuj ĉe l’supra bordo, kie la loko estas kruta : Kiam alkurinte ili sur nin sin ĵetos, ni prenu per kaskoj ĉiujn, kiuj renkonten venos kaj en lagon ni ĉion tuj ĵetu. Tiel certe ni sufokos en akvo nesciantajn naĝi, ni konstruos gaje venkmonumenton pri ratmortigado. »

Tiel do li parolis kaj armvestigis ĉiujn. Per folioj de malvo siajn krurojn ili ĉirkaŭis; kirasojn ili havis per plataĵoj de verdaj betoj; foliojn de brasikoj ili lerte ŝildojn igis; kiel lanco, pintjunko longa al ĉiu estis aljuĝita, kaj kornkonketoj kovris iliajn kapojn. Armvestitaj ili stariĝis sur bordaj krutaĵoj skuante lancojn; ĉar kolero plenokupis ĉiujn.

Zeuso [1] gediojn vokinte en ĉielo stelplena, montris gravecon de milito, kaj fortajn batalantojn multajn kaj grandajn, kiuj portis longajn lancojn, kiel antaŭeniras armeo de Centaŭroj [2] kaj Grandeguloj; dolĉe ridetante li demandis, kiuj Ranojn helpos, kiuj Ratojn malĝojajn; kaj al Atenao [3] diris:

« O filino, al Ratoj ĉu vi ne iros por helpi? ili en via sanktejo ĉiam saltadas ĉiuj, ĉarmataj per

odoro kaj nutraĵoj oferaj. »

  1. Zeuso, greka nomo de Jupiter, estro de Gedioj.
  2. Centaŭroj, fablaj estaĵoj, duonhomoj, duonĉevaloj.
  3. Atenao, greka nomo de Minervo, filino de Jupiter.