Tiel do parolis Kronido [1], tiamaniere respondis Atenao :
« O patro, tute ne mi al Ratoj malĝojaj venos helpi, ĉar malbonaĵojn multajn ili al mi faris, kronojn malbonigante kaj lampojn pro oleo. Tio ankaŭ mian mordis spiriton, kion ili al mi faris : mantelon mian ili tramanĝis, kiun mi plenteksis laborante per teksaĵo maldika kaj maldika fadeno enplektita, en ĝi ili faris truojn ; la riparisto min minacas kaj tujan pagon petas ; pro tio mi koleras. Li postulas procenton, tio terurigas Nemortemulojn. Mi uzis ĝin prunteprenitan, kaj ne havas por redoni. Sed ne al Ranoj helpi mi volas ; ilia spirito ne estas tute firma ; min iam de milito revenantan, kiam mi lacega estis kaj dormadon bezonis, ili ne lasis, pro bruego, eĉ iomete ekdormi ; kaj mi ne dormanta kuŝiĝis kapsuferante, ĝis la koko ekriis. Sed nu, Gedioj, ni ne helpu al ili, por ke neniu el ni estu vundita de sago akra, kaj nenies korpo de lanco aŭ spado frapita ; ĉar ili estas militemaj, eĉ se dio kontraŭirus ; ni ĉiuj de ĉielo ĝoju, batalon vidante. »
Tiel ŝi parolis, kaj al ŝi obeis aliaj Gedioj, ĉiuj, kaj samtempe ili multaj eniris sian lokon. Venis du senditoj, portante signon de milito ; kaj tiam Kuloj, grandajn trumpetojn havante, terure blovis militbruegon ; kaj en ĉielo Zeus’ Kronido tondris, signo de malbona milito.
- ↑ Kronido, Jupiter, ido de Kronos.