Unua Laŭtvoĉulo frapis de lanco Lekiston, kiu marŝis antaŭe, tra la ventro ĝis hepato ; tiu ĉi falis antaŭen, kaj polvmalpurigis sian belan hararon. Falante li bruis, ĉar la armoj sonoris super li. Kavernloĝisto post li frapis Pelejon kaj en bruston enpikis fortikan lancon ; lin falantan kaptis nigra morto, kaj animo el korpo forflugis. Betmanĝisto poste mortigis, en koron frapinte, Poteniriston ; Herbmanĝiston doloro kaptis, li frapis tiun per akra junko. Panmanĝisto Multsonulon en ventron frapis ; tiu ĉi falis antaŭen, lia animo membrojn forlasis. Lagbelulo, mortantan Multsonulon vidante, Kavernloĝiston per ŝtono muelila vundis, unua frapinte en mezo de kolo ; kaj al tiu la nokto okulojn kovris. Sed Mordisto lin frapis de lanco brilega kaj atingis senerare hepaton. Kiam tion eksciis Brasikmanĝisto, forkurante li supreniris bordon ; li ne forlasis la batalon, sed frapis la alian, kiu falis kaj ne reviviĝis : la lago estis kolorigita de ruĝa sango, kiu ĝis bordo etendiĝis : liaj grasaj intestoj estis traboritaj.
Fromaĝmanĝiston sur tiu bordo alia mortigis. sed Ŝinkgratiston vidis Mentŝatisto kiu timis ; li saltis en lagon, ĵetinte ŝildon. Napŝatiston mortigis fortika Kotkuŝisto. Akvobelulo mortigis Ŝinkmanĝiston reĝon, per ŝtono frapinte sur verton ; kaj la cerbo el naztruoj gutis ; malpuriĝis per sango la tero. Tabullekisto mortfrapis fortikan Kotkuŝiston, per lanco atakinte ; mallumo okulojn liajn tegis. Poremanĝisto, vidante tion, per la piedo tiris