Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

batalantoj. Me ne timas homon, kvankam li havas grandan korpon, sed al lito proksimiĝante, mi mordas ekstremaĵon de fingro, mi ekkaptas lian piedon, kaj, dum la doloro tenas la homon, la agrabla dormado foriras tuj, pro mia mordado. Sed du aĵojn mi timas super ĉio: falkon kaj mustelon, kiuj al mi doloregon donas kaj plorindan kaptilon, per kiu la sorto kutime nin insidas; mustelon precipe mi timas, ĝi estas potencega, ĝi loĝas en truoj kaj en truojn traserĉas. Mi ne manĝas rafanojn, kukurbojn, ne verdajn brasikojn, ne petroselon; tiaj estas viaj nutraĵoj, vi, lagoloĝantoj. »

Al tio ridetante Plenvangulo siavice parolis: « Fremdulo, vi tro multe gloriĝas pri via ventro; al mi ankaŭ estas multe da aferoj tre vidindaj en lago kaj sur tero. Ambaŭnaturan donis vivon al Ranoj Kronos [1]: salti sur tero, kaj en akvojn korpon kaŝi, en ambaŭ elementoj disigitajn domojn enloĝi. Cetere se vi volas tion koni, estas facile; supreniru mian dorson, kaj min tenu, por ke vi ne pereu, kaj goja mian hejmon vi atingos. »

Tiel do li parolis kaj proponis dorson; tiu rapide supreniris, per la manoj tenante lian dolĉan kolon, saltinte malpeze. Kaj unue li ĝojis, vidante najbarajn havenojn dum Plenvangulo ĝuis naĝadon; sed kiam li baniĝis en ondoj brilantaj, ploregante

  1. Poste nomita Saturno, la Tempo personigita. Kreinto de ĉiuj estaĵoj.