Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pankratio [1], je palo, je kuro; sed min deloginte, vi min ĵetis en akvon. Dio havas venĝeman okulon, vi estos punata de armeo de Ratoj, vi tion ne evitos. »

Tiel parolinte, li elspiris en akvo; sed lin vidis Tabullekisto, sidante sur agrablaj bordoj; terure li kriegis, kaj kuris informi la Ratojn. Tuj kiam ili eksciis la sorton, grava kolero ĉiujn prenis, kaj ili sendis delegatojn frumatene por kunvoki ĉiujn en kuniĝon en la domo de Panmordisto, patro de l’malfeliĉa Pecetrabisto, kies, en lago etendata, mortinta korpo kuŝiĝis; la kompatindulo ne plu estis ĉe l’bordoj, sed flosis en mezo de l’akvo. Kiam ili alvenis rapidante matene, unua leviĝis Panmordisto, kolerega pri filo, kaj tiel parolis:

« O amikoj, kvankam mi sola malbonaĵojn suferis per Ranoj, tiu malbona sorto vin ĉiujn atingis. Nun mi estas malfeliĉa, ĉar tri filojn mi perdis. La unuan mortigis, lin kaptinte, malaminda mustelo, lin el truo fortirinte. La alian ree, per tutnovaj artoj, homoj kruelaj al morto kondukis, elpensintaj lignan allogaĵon, kiun ili kaptilo nomas, kaj por la ratoj pereiga. Tiu ĉi estis la tria, kara al mi kaj al estiminda patrino; lin sufokis Plenvangulo, kondukinte en profundaĵon. Sed nun, ni armu nin kaj al ili eliru, nian korpon ornaminte per armoj lertaj. »

  1. Pankratio, palo: Grekaj ludoj.