En unu feliĉa Maja tago de 1892a jaro mi iris sur
« Granda » strato de Vilno kaj tute okaze ekvidis
en fenestro de unu librovendejo tre modestan
malgrandan libreton sub titolo « lernolibro de lingvo
internacia « Esperanto ». Ankoraŭ pli frue mi sciis
pri ekzistado de lingvo internacia (?) « Volapük »,
kiu estis senfine malfacila por ellernado, — tial
mi estis interesigita je nova provo de artefarita
lingvo internacia, kaj aĉetis tiun-ĉi libreton, kiu
kostis nur 10 kop. — Libreto estis skribita ruse,
ĉar aŭtoro difinis ĝin escepte por rusoj. Traleginte
tre atente malgrandetan lernolibron, mi estis tute
frapita per simpleco kaj komprenebleco de ĝia
enhavo, kaj tuj mem komencis ellernadi novan
lingvon internacian. Post kelkaj tagoj mi jam sufiĉe
bone konatiĝis kun « Esperanto », tiom bone, ke mi
jam povis skribi al ĝia genia aŭtoro leteron, kiun
li baldaŭ respondis, kaj inter ni de tiu tempo
komenciĝis tre viva korespondado. Poste Sro Zamenhof
elsendis al mi plenan vortaron ruse-esperantan,
« Duan libron », gazeton « Esperantisto »
(ĝi eliradis en Nurenbergo) kaj ankoraŭ kelkajn
libretojn esperantajn. (Literaturo esperanta tiam
estis ankoraŭ tre malriĉa!) Ankoraŭ post kelka
tempo mi estis enskribita en nombron de esperantistoj
(en « adresaro » de Dro Zamenhof), kaj de