Paĝo:Devjatnin - Plena Verkaro, 1906, I.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tiam mi komencis tre fervore laboradi pro nia karega lingvo. Tiun-ĉi laboradon multe helpis mia konatiĝo — proksimume en tiu sama tempo — kun kelkaj esperantistoj, kiuj loĝis tiam en Vilno; unuaj samideanoj, kiujn mi ekkonis, estis sinjoroj Lojko, Nauman kaj Zambrĵickij, kiuj konatiĝis kun Esperanto iom pli frue, ol mi. (Sro Lojko estis iam varmega Volapükisto kaj eĉ havis de ĝia aŭtoro ian dipolmon, por kiu li pagis, ŝajnas al mi, 15. rublojn!). Kune kun tiuj-ĉi miaj unuaj amikoj — esperantistoj ni laboradis pro utilo de nia sankta afero sufiĉe fruktoporte kaj varbis kelkajn novajn adeptojn de Esperanto. Dank’al senĉesa influo de tiuj — ĉi miaj amikoj, mi estis en tiu tempo plej laborema kaj, krom propagando de Esperanto, mi komencis mian verkadon: plej frue mi tradukadis rakontojn de grafo Tolstoj (unuaj estis: « Per kio homoj estas vivaj » kaj « Du maljunuloj »), poste mi provis poezion, kaj en Junio en 1892a jaro tradukis unuan versaĵon — « Anĝelo » (el Lermontov), kiu estis presita en no 9a de « Esperantisto » por 1892 j.; tio-ĉi estis mia unua provo, kiu, afable akceptita de nia estimata majstro, estis komenco de tuta mia postea verkado.

Proksimume en tiu sama tempo mi konatiĝis per korespondado kun Sro Grabovskij, kun fraŭlino Manjkovskaja (ĉu ŝi memoras ankoraŭ tiun someron, kiam ŝi gastadis ĉe mi en Gedrojci?), kun Dro Ostrovskij, kun Sro L. de Beaufront, L. Lemaire kaj kun multaj aliaj geesperantistoj rusaj kaj alilandaj (el tiuj-ĉi lastaj mi aparte longe korespondadis kun Sro Riĉard Geoghegan el « Ist Zound