Saltu al enhavo

Paĝo:Devjatnin - Plena Verkaro, 1906, II.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ankoraŭ unu monato, pasis dua,—sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion respondis. Ŝi jam forte maltrankviliĝis. En ŝia imago sin prezentis plej teruraj pentraĵoj : jen ŝi vidis, ke ŝia Arturo estas malsana —eble eĉ mortas, kaj apud li neniu alestas; jen ŝi pensis, ke li perfidis al ŝi kaj ekamis alian virinon. Ŝi per ĉiuj fortoj penis forpeli de si tiujn ĉi mallumajn pensojn, kaj ĉiam konsolis sin per tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al ŝi, aŭ eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta atendado pasis ankoraŭ du monatoj, en la daŭro de kiuj la malfeliĉa fianĉino ne havis eĉ unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la paciencon, ŝi mem forveturis en B-n.—Alveturinte tien, ŝi venis al la konata dometo. Kia do estis ŝia mirego, kiam ŝi ekvidis, ke la fenestroj en tiu ĉi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis skribita : "tiu ĉi domo estas vendata". Ŝi staris senmove kaj eble jam centan fojon legis tiun ĉi mallongan anoncon. Subite ŝi ekaŭdis ies fortan malagrablan voĉon kun hebrea akcento :

—Eble vi volas aĉeti tiun ĉi dometon? Bone, tre bone, la dometo estas inda, ke vi ĝin aĉetu.

Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaŭ ŝi staris ia hebreo, li ridetis kaj pinĉis sian akran barbeton.—Ĉu iu loĝas en la flankoparto? ŝi demandis la hebreon.

—Ne, nun tie loĝas nur la gardisto, sed antaŭ du aŭ tri monatoj tie loĝis unu sinjoro . . .

—Kie do estas nun tiu ĉi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . .

—Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li eĉ ne estas sinjoro, sed fripono, ŝtelisto! Dio lin malbenitan forbatu! . . .