Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la XIII kvartalo kaj de la grupo en St. Gervais. Ni estis kelkfoje kinematografitaj, kaj, post belega adiaŭa deklamado de s-ro Couteaux, ni tutkore kaj amike disiĝis kun tiuj, kiuj devis rapidi al sia laboro, kaj akompanataj de f-ino Gaillot, s-ino Prevost, s-roj Solsona, Couteaux, Max Leon kaj kelkaj aliaj, ni ekmarŝis antaŭen, direktante nin al Ligny. Niaj amikoj akompanis nin pli ol du kilometrojn, sed, fine, ankaŭ ili adiaŭis nin kaj ni restis nur duope antaŭ longega vojo al Krakovo!…

La komenco de la vojo estis por ni plej malfacila: unue, ni ne ankoraŭ alkutimiĝis al marŝado, la rimenoj de niaj ŝarĝaj sakoj tranĉis kaj dolorigis niajn ŝultrojn, la vojo ŝajnis al ni ne oportuna, kaj due, niaj koroj estis plenaj de malgaja sento post la ĵusa adiaŭo kun niaj geamikoj!… Kaj mi devas konfesi tute malkaŝe, ke mi preskaŭ estis certa, ke ni, efektive, neniam atingos Krakovon kaj revenos en Parizon. Tamen paŝo post paŝo ni ĉiam marŝis kaj marŝis antaŭen, ripozante en laŭvojaj urbetoj kaj vilaĝoj kaj disdonante dum la ripozoj la propagandajn broŝurojn, per kiuj nin provizis s-ro Bourlet kaj kiuj estis senditaj de li en tiujn urbojn, kiujn ni devis trairi.

En la 8a vespere ni, fine, venis en urbon Meaux, en kiu estas esperantista grupo, antaŭsciigita pri nia alveno. Kiam ni alproksimiĝis al Meaux, estis jam mallumo kaj komenciĝis pluvo, — kaj ni, kvazaŭ blinduloj, preskaŭ palpe vagadis en la urbo, penante trovi la loĝejon de l’ delegito de U. E. A. s-ro Varnier. Ni estis tute malsekaj, malsataj kaj lacaj kaj kredeble ni longe ankoraŭ vagadus en la urbo, se ni ne renkontus la estimatan pastron Fleury, kiu, malgraŭ pluvo, afable akompanis nin ĝis la loĝejo de s-ro Varnier. Sed tie ĉi nin atendis ree malagrablaĵo: s-ro Varnier ne estis hejme, ĉar li ankoraŭ antaŭ du horoj forveturis sur bicikledo por nin renkonti, sed kredeble, dank’ al