Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mallumo kaj pluvo, li nin ne povis ekvidi!… Tamen ni eksciis pri la loko de esperantistaj kunvenoj, kaj la pastro afable proponis al ni akompani nin ĝis la kunvenejo esperantista. Proksime de la hotelo „des Trois Rois“ ni fine renkontis s-ron Varnier, kiu ĝoje salutis nin kaj akompanis al tiu hotelo, ĉar en ĝi estis kunveno de esperantistoj, kaj ankaŭ estis preparita por ni ĉambro kun du litoj kaj bonega vespermanĝo. Memkompreneble, ke ni estis malsataj, kvazaŭ lupoj kaj tute lacaj, tial, malgraŭ tre agrabla kaj amika societo kaj tutkora akcepto de niaj gesamideanoj, ni ne povis longe resti en la kunveno kaj baldaŭ post la vespermanĝo foriris en nian ĉambron kaj ekdormis tiel, kiel povas dormi nur homoj, farintaj 55 kilometrojn kun ŝarĝegaj sakoj sur la ŝultroj.

III. De Meaux ĝis Chateau Thiery.

La 3an de Julio, merkrede, frue matene, post amika adiaŭo ni devis forlasi niajn gastamajn samideanojn kaj iri al sekvanta urbo — Chateau Thiery. Malgraŭ tio, ke estis ankoraŭ tre frue, sur la stratoj de Meaux kolektiĝis amaso da scivoluloj, kiuj kun mirego rigardis nin, kaj ni de ĉiuj flankoj aŭdis la signifplenajn vortojn: „Esperanto“, „piedvojaĝo“, „Parizo“, „Krakovo“… Evidente ĉiuj tre interesiĝis pri nia afero. Unu el niaj samideanoj, s-ro Roussel, nin fotografiis, kaj ni ekmarŝis antaŭen. S-roj Varnier kaj Menier akompanis nin dum 5 kilometroj ĝis nia unua ripozo kaj poste revenis, kaj ni daŭrigis nian vojon.

Subite, kiam ni estis proksimume dek kilometrojn de Meaux, ni ekaŭdis post ni bruon de aŭtomobilo. Ni haltis, por doni al ĝi la vojon, sed la aŭtomobilo ankaŭ haltis, kaj