Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ni ekaŭdis krion: „bonan tagon, sinjoroj! Ĉu vi ne konsentos veturi iomete kun mi?“ Ni estis tre agrable surprizitaj: en la aŭtomobilo estis nia samideano s-ro Dauvergne, kiu veturis pro siaj komercaj aferoj laŭ nia vojo. Kompreneble ni kun plezuro akceptis lian afablan proponon, kaj 16 kilometrojn ni komforte veturis en la aŭtomobilo, gajninte tiamaniere pli ol kvar horojn kaj konservinte niajn fortojn por la plua vojo.

En malgranda urbeto Mery sur Marne ni haltis, kaj s-ro Dauvergne gastame proponis al ni tagmanĝi kun li en restoracio. En la sama restoracio ni trovis multajn gastojn, kiuj tagmanĝis en la sama salono. S-ro Dauvergne komunikis al ili pri nia entrepreno, ĉiuj tre ekinteresiĝis, kaj ni havis bonegan okazon por propagando, disdonante propagandajn broŝurojn kaj foliojn kaj multe parolante pri nia lingvo kaj pri Esperantismo. Ĉiuj kun granda intereso aŭskultis nin, demandis pri diversaj detalaĵoj de Esperanta gramatiko, admiris la belecon kaj la facilecon de nia mirinda lingvo, provis eĉ paroli kelkajn esperantajn frazojn kaj apartajn vortojn kaj estis tute frapitaj per la simpleco kaj logikeco de Esperanta vortfarado. Tiamaniere ni akiris kelkajn sincerajn amikojn kaj adeptojn de nia ideo. Post la tagmanĝo ni adiaŭis s-ron Dauvergne kaj niajn noveakiritajn gesamideanojn kaj, plikuraĝigitaj per niaj unuaj sukcesoj, vigle ekmarŝis antaŭen laŭ la vojo al Chateau Thiery, daŭrigante la propagandon en ĉiuj urbetoj kaj vilaĝoj, kie ni estis ripozantaj en kafejoj aŭ en bierejoj.

IV. Chateau Thiery.

La 3an de Julio vespere ni venis en Chateau Thiery. Sur la vojo apud la urbo nin renkontis s-ro Borson,