Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

del. de U. E. A. kaj prezidanto de la grupo esperantista. Li alkondukis nin en la „Hotel de Cygne“, kie estis preparita por ni ĉambro, sed ni ne estis tre lacaj, ĉar parton da vojo (16 kil.) ni veturis en aŭtomobilo kaj marŝis nur proksimume 36 kilometrojn, — tial ni, lasinte en la hotelo niajn pakaĵojn, tuj mem ekiris kun s-ro Borson, por ĉirkaŭrigardi la urbon. Estas tie rimarkinda la antikva kastelo, fondita ankoraŭ en 723 jaro de Karlo Martelo (pro tio nome la urbo ricevis sian nomon: „Kastelo“ — france „Chateau“). La restaĵoj de tiu kastelo, ĝis nun ankoraŭ bone konservitaj, staras sur alta monto kaj estas ĉirkaŭitaj per belega parko — la plej ŝatata de la urbanoj loko por promenado. De la kastelo etendiĝas ankaŭ tre bone konservitaj antikvaj altaj kaj dikegaj muroj, kaj sub la kastelo kaj sub la tuta parko en la monto estas vidataj grandaj subteraĵoj, kies longaj koridoroj kondukas al ĉirkaŭaĵoj de la urbo.

En la muro de unu el malnovaj domoj, kie nun estas la redakcio de loka ĵurnalo „L’ Avenir de l’ Aisne“, ni vidis kanonan kuglegon, kiu restis post la milito de 1814 jaro (dum Napoleono).

Post la promenado en la urbo, dum kiu ni ankaŭ ne preterlasis kelkajn okazojn por propagando, ni, laŭ invito de s-ro Borson, vizitis lian loĝejon, kie ankaŭ estas Esperanta Oficejo. S-ro Borson akceptis nin tre gastame kaj amike, konatigis nin kun sia filo (ankaŭ esperantisto) kaj kun kelkaj samideanoj, kaj poste proponis al ni eltrinki po unu glaso da ĉampanvino, sed, anstataŭ unu, ni eltrinkis, kompreneble, po kelkaj glasoj. Dum nia amika babilado s-ro Borson interalie rakontis al ni tre interesan historion el sia propra vivo. Tiu ĉi historio estas vera esperanta romano.

En 1870 li volis edziĝi kun s-ino Julliette Lefort, — sed, dank’ al milito, la geedziĝo ne okazis, la gefianĉoj disiĝis