Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Lemaire, kiu tamen ankaŭ jam disreviĝis, forlasis Idon kaj ne fariĝis esperantisto nur pro tio, ke li hontas konfesi sian eraron!… Do, ni havis nenion por fari en Epernay, kaj ni tre rapidis veni frutempe en St. Dizier, kie oni nin jam delonge atendis, kaj pro tio ni decidis, kontraŭ nia piano, veturi 30 kilometrojn ĝis Chalons sur Marne per vagonaro.

Tiamaniere ni venis en Chalons je la 10½ matene. Tie ĉi nin atendis la unua malagrablaĵo, kiu povus tute malkuraĝigi nin, se nur ni ne estus ĝustaj esperantistoj!… Laŭ la jarlibro de U. E. A. por la nuna jaro, ni sciis, ke en Chalons sur Marne estas delegito de U. E. A. s-ro Boyer, — do ni sendis al li cirkuleron pri nia vojaĝo, s-ro Bourlet ankaŭ sendis al li por transdoni al ni la pakaĵon kun propagandaj broŝuroj kaj ni mem, el Meaux, sciigis lin per poŝtkarto pri la tago de nia alveno, sed… ĉio estis vana! Kiam ni, post longa marŝado tra la urbo, kun niaj ŝarĝegaj pakoj, tute lacaj, trovis fine lian loĝejon, li forestis, kaj lia edzino, eĉ ne invitinte nin eniri, diris al ni, ke ŝia edzo estas tiel multe okupata, ke li tute ne havas sufiĉe da tempo, por okupi sin per Esperanto, ke nun li estas forveturinta el Chalons, kaj ŝi eĉ ne scias, kiam li revenos. Ni petis la permeson lasi en ilia loĝejo almenaŭ niajn pakaĵojn, ĉar ni estas tro lacaj kaj ni bezonas trovi ie en la urbo lokon por ripozo, — sed ŝi respondis, ke ŝi tuj ankaŭ devas foriri kaj pro tio ŝi ne povas akcepti niajn pakaĵojn. Ni tre petis ŝin esti pli favora al ni, dirante, ke ni baldaŭ revenos, — kaj tiam ŝi, fine (kvankam tre ne volonte), konsentis, kaj montris al ni ian malpuran ĉambraĉon en teretaĝo, en kiu ni metis sur la plankon niajn pakaĵojn kaj tuj foriris en la urbon, esperante trovi almenaŭ unu esperantiston.

Ni estis en la urbdomo (mairie), en kelkaj librovendejoj kaj kafejoj, en la redakcio de ĵurnalo „Petit Républicain“ k. t.p. sed neniu povis sciigi nin pri iu ajn adreso de esperantistoj.