Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Fine, vagante jam sencele sur la stratoj, ni renkontis nekonatan sinjoron (li estis, kiel ni poste eksciis, s-ro Bernard, 16, rue Lachet), kiu, kvankam li tute ne estas esperantisto, tre volonte kaj afable konsentis nin helpi. Li alkondukis nin al s-ro Roussel, oficisto de fame konata Chalona advokato s-ro Beilay (rue Chamorus), kiu akceptis nin sufiĉe afable. S-ro Roussel rakontis al ni, ke li estis iam esperantisto, sed, kiam aperis Ido, li, kiel amiko de René Lemaire, ne dezirante ofendi lin, forlasis Esperanton, sed tamen ne akceptis ankaŭ Idon, kiun li tute malaprobas. Tiamaniere li estas nun nek Esperantisto, nek Idisto, kvankam li tre ŝatas Esperanton kaj la ideon de Esperantismo. Li tre volis nin helpi kaj aranĝi kunvenon, por ke ni povu fari la konferencon, sed ĉar ni ne povis resti en Chalons por la tuta morgaŭa tago, li ne havis sufiĉe da tempo, por anonci pri nia konferenco. Tamen s-ro Roussel estis tre afabla kaj promesis al ni publikigi pri nia piedvojaĝo kaj pri la progreso de Esperanto en loka gazeto. Nia afabla akompananto s-ro Bernard ankaŭ donis al ni solenan promeson nepre ellerni nian lingvon, ĉar li, evidente, estis tute konvinkita. Ĉe l’ adiaŭo li diris al mi: „nun mi kredas, ke Esperanto, havante tiajn batalantojn, kiel vi, finfine venkos, devas venki ĉiujn skeptikulojn!“

Antaŭ la tagmezo ni revenis al la loĝejo de s-ro Boyer, por preni niajn pakaĵojn kaj foriri el Chalons. S-ino Boyer nun jam estis pli afabla kaj invitis nin en la loĝejon, dirante, ke post kelkaj minutoj, al tagmanĝo devas reveni ŝia edzo… Evidente ŝi forgesis, ke antaŭ du horoj ŝi diris al ni, ke ŝi tute ne scias, kiam revenos ŝia edzo. Ni eniris kaj, efektive, post 10 — 15 minutoj venis ankaŭ s-ro Boyer (mi kuraĝas kredi, ke li nenie estis forveturinta kaj ke li eble estis hejme, kiam ni vizitis lin antaŭ du horoj). Li transdonis al ni la pakaĵon kun propagandaj broŝuroj, kiun li ricevis de