Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

s-ro Bourlet el Parizo, kaj ni, ripozinte proksimume 10 minutojn, dankis s-ron Boyer por lia eksterordinara afableco kaj foriris el malgastama Chalons sur Marne.

Tuj apud la urbo, en bela valo, sub altaj kaj densaj arboj ni decidis ripozikaj iomete manĝeti. Hazarde en la sama valo promenadis kaj petolis multaj gelernantoj de popollernejo — geknaboj de 8-12 jara aĝo — kun siaj instruisto kaj instruistino. Iii kun miro ĉirkaŭis tiun lokon, kie ni ripozis kaj kun scivolo rigardis niajn kostumojn, niajn esperantajn ĉapojn kaj la verdajn standardojn kun la steloj, penante diveni, kiu ni estas. Ni aŭdis, ke kelkaj el ili diris, ke ni estas japanoj, la aliaj supozis, ke ni estas. vagantaj muzikistoj k. t. p. . . Dezirante kontentigi ilian infanan scivolecon kaj uzante bonan okazon por fruktoporta propagando, ni komeneis paroli al ili pri Esperanto kaj disdonis pli ol cent francajn esperantajn broŝurojn, kiujn ili kun ĝojo akceptis kaj gaje ekkuris al siaj geinstruistoj. Romano sekvis ilin, dezirante konatiĝi kun iliaj geinstruistoj, — kaj subite mi aŭdas lian ĝojan ekkrion: „sinjoro! venu tien ĉi: jen estas esperantistoj!" Kio do okazis? Kiam li estis alproksimiĝanta al tiu benko, sur kiu sidis la geinstruistoj, li ekaŭdis la voĉon de l' instruistino, kiu diris: „bonan tagon, sinjoro!"

Kompreneble mi tuj mem venis al la samideanino kaj konatiĝis kun ŝi. S-ino Campion (tia estas ŝia nomo) antaŭe loĝis en Aŭerre (dep. Jonne) kaj tie ŝi ellernis nian lingvon kun helpo de s-ro Cestre (la prezidanto de Aŭerre'a grupo), — sed poste, translokiĝinte en Chalons'on, ŝi de longa tempo ne okupis sin per Esperanto kaj preskaŭ forgesis ĝin. Ni detale rakontis al ŝi pri la nuna brilanta stato de nia lingvo, ŝi estis tute mirigita kaj diris al ni, ke de nun ŝi renovigos siajn okupojn per Esperanto kaj propagandos ĝin inter siaj gelernantoj kaj gekonatoj. La instruisto ankaŭ tre favore rilatis al niaj rakontoj kaj promesis al ni kun helpo de s-ino