Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Campion'senprokraste'cllerni Esperanton kaj presi pri ĝi kaj pri hia propaganda piedvojaĝo artikolon en lokaj gazetoj.

Ni tre longe interparolis kun simpatiaj geinstruistoj kaj ankaŭ kun multaj seivolemuloj el Chalons, kiuj, ekvidinte niajn verdajn standardojn kaj la ĉapojn kun verdaj steloj aliĝis al nia sufiee multnombra grupo kaj tre atente aŭskultis, nian propagandon. Tiu ĉi agrabla aventuro tute rekompencis nin por la malagrablaĵoj, ricevitaj de ni en Chalons, kaj ni estis tre kontentaj, ĉar ni estis tute certaj, ke post nia vizito tre multaj] ge-Chalonanoj fariĝos niaj samideanoj-esperantistoj.

En la 3a posttagmeze ni foriris, akampanataj per bondeziroj de niaj hazardaj aŭskultintoj, kaj ekmarŝis laŭ la vojo al St.-Dizier, kie ni devis esti morgaŭ.

VI. Unua nokto en kampo. Vitry. St. Dizier.

Ni marŝis tre rapide, farante po 6 kilometroj ĉiuhore kaj ripozante nur po 5 — 10 minutoj post ĉiu horo, sed la suno ankoraŭ pli rapide ruliĝis al la horizonto, kaj Tdam ni estis apud vilaĝo Pogny (14 kilometroj de Vitry), estis jam malfrua vespero kaj ni estis tiel lacaj, ke ni devis halti por longa ripozo.

Mi restis apud la vojo gardi niajn pakaĵojn kaj Romano ekiris en vilaĝon, por aĉeti lakton. Reveninte, li emocie rakontis al mi, ke vilaĝanoj komence ne volis vendi al li lakton kaj supozis, ke li estas, eble, rabisto aŭ ŝtelisto, — kaj kiam mi proponis tie ĉi noktiĝi, li energie protestis, dirante, ke nin povas ataki rabistoj, aŭ sovaĝaj bestoj, aŭ ke venös ĝandarmoj kaj arestos nin. Mi tarnen insistis pri mia propono,