Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ni restis. Mi preparis fajron, trovis en apuda kampo terpomon, kiun mi bakis sur la fajro, sed dormi mi tute ne povis: unue, malbenitaj kuloj furioze nin atakis; due estis terure varmege: Romano ĉiuminute ĝemis kaj plendis, dirante, ke post tiu ĉi terurega noktiĝo Ii [certe malsaniĝos kaj ne povos daŭrigi la vojon al Krakovo; trie, Ii ĉiuminute atendis, ke nin atakos rabistoj aŭ sovaĝaj bestoj kaj, apenaŭ mi ko- mencis dormeti, Ii estis demandanta min, ĉu mi dormas, aŭ ne. . . Ĉiu eĉ plej malgranda nokta brueto ttmigis lin kaj Ii demandis min, kio ĝi estas! Finfine mi tute perdis la esperon ekdormi, kaj en la 2a nokte ni ekmarŝis al Vitry. Tiu ĉi nokta marŝado ĝis Vitry tute ne estis laciga, ĉar ni ne sentis varmegon de 1' suno, kaj ni povis iri multe pli rapide, ol dum tago. En Vitry ni tute ne haltis, sed ripozis dum unu horo apud tiu ĉi urbeto sur la bordo de rivero. Tie ĉi ni trovis kelkajn fiŝkaptistojn kaj bonege propagandis inter ili nian karan lingvon. Poste ni daŭrigis nian vojon preskaŭ senhalte kaj nur en mezo de 1' vojo inter Vitry kaj St. Dizier ni haltis en kampo kaj dormis proksimume du aŭ tri horojn. En St. Dizier ni venis en la 8 a vespere, vendrede, la 5 an de Julio. Ni direktis nin al la stacidomo, ĉar s-ro Aussenac, del. de U. E. A., kiun ni sciigis pri nia alveno, estas fervojo- ficisto. Sed ni ankoraŭ sufiĉe longe vagadis en la urbo, ĝis kiam ni fine trovis la stacidomon, ĉar la urbo estas granda kaj kelkaj el renkontitaj de ni personoj ne povis bone klarigi al ni la vojon. Unu fojon, ekzemple, du |junuloj komencis disputi inter si, ĉu ni devas iri dekstren, aŭ maldekstren! . Sed ni forlasis ilin kaj ekiris rekten, ĝis kiam ni renkontis unu sinjoron, kiu montris al ni la ĝustan vojon.

En la stacidomo ni baldaŭ trovis s-ron Aussenac, kiu alkondukis nin en la hotelon „du Soleil d'Or", en kiu estis preparita por ni ĉambro kaj tre bongusta vespermanĝo, kaj ni kun neesprimebla plezuro formetis niajn ŝarĝegajn paka-