Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jojn kaj kuŝiĝis sur molaj puraj litoj, kiuj, post noktiĝo en kampo, ŝajnis al ni ĝusta paradizo.

La tutan duan tagon, sabate (la 6 an de Julio), ni restis en St. Dizier. De la mateno ni ĉirkaŭrigardis kelkajn vidin- daĵojn de la urbo, kaj post tagmeze ni helpis al s-ro Aussenac prepari per gektografo invitojn al la konferenco, kiun ni devis fari hodiaŭ vespere, kaj ankaŭ artikolon pri nia vojaĝo kaj pri Esperanto por loka gazeto „Le Patriote", kies direktoro, s-ro Gaviard, eksciinte pri nia piedvojaĝo, fariĝis tre favora al Esperanto kaj per la letero de la 6/VII proponis sian gazeton por ĉiama publikigado 'de diversaj propagandaj artikoloj pri Esperanto. Tio estis tre grava fakto por loka esperantista movado, kaj ni vizitis estimatan direktoron de „Le Patriote" por danki lin en la nomo de la geesperantistaro.

La invitojn por la vespera konferenco ni mem kun s-ro Aussenac disdonis en la urbo, kaj tiamaniere je la 8V2 vespere en la urbdomo, kie devis esti niaj paroladoj, kun- venis proksimume 25 — 30 personoj, kiuj tre atente aŭskultis niajn paroladojn. Romano rakontis france pri nia piedvojaĝo kaj mi esperante — pri Esperanto kaj Esperantismo, kaj mia parolado estis tradukata en francan lingvon de s-ro Aussenac. Post la paroladoj, multe aplaŭdataj de la ĉeestintoj, ni disdonis al ĉiuj po unu ekzemplero da francaj propagandaj broŝuroj kaj po unu numero de „La Movado". La kunvenon ceestis ankaŭ s-ro Gaviard, kiu faris multajn notojn dum niaj paroladoj kaj poste presis en sia gazeto longan artikolon (en franca lingvo), kiu kompreneble havis grandan signifon por nia afero. La kunveno finiĝis en la 111/2 nokte, kaj ni, akompanataj de kelkaj niaj novaj konatoj, revenis en nian hotelon, kaj duan lagon tre frue matene ni foriris el St. Dizier, direktante nin al Commercy.