La 7 a de Julio, dimanĉe, apenaŭ tagiĝis ni jam daŭrigis nian vojon. Kiam ni estis apud urbeto Stainville kaj sidiĝis, por iomete ripozi, ni ekvidis francan ĝandarman oficiron, kiu iris, kredeble promenante, kun iu sinjorino. Proksimiĝinte al ni, li haltis, suspekteme ekrigardis nin kaj demandis, kiuj ni estas kaj kien ni iras. Mi respondis, ke ni estas esperantistoj-propagandistoj kaj ke ni iras Krakovon al la VIII Universala Kongreso Esperantista. Tiu ĉi respondo evidente ne kontentigis lin kaj li demandis nin, ĉu ni havas pasportojn. Mi montris al li la paperon, kiun ni ricevis de la Franca Propaganda Societo Esperantista, kiun li tre atente traleĝis kaj videble tre ekinreresiĝis pri nia entrepreno, — aparte li miris, ke ni vajaĝas piede. Ni komencis detale rakontadi al li pri nia lingvo kaj pri ĝia disvastiĝo en la tuta mondo. S-ro ĝandarmo kaj ankaŭ akompananta lin sinjorino jam aŭdis iom pri Esperanto, sed ĝis nun ili ne havis la okazon konatiĝi kun ĝi pli proksime, — kaj jen ni donis al ili la unuan lecionon kaj havigis ilin per kelkaj ekzem- pleroj de franca propaganda broŝuro, esperanta ĵurnalo „La Movado", kelkaj esperantaj poŝtkartoj k. t. p. Ili ambaŭ tre ekinteresiĝis kaj admiris la facilecon de Esperanta gramatiko kaj vortfarado, — kaj tiamaniere nia estimata ĝandarmo, dezirinte eble kapti nin, mem estis kaptita de ni por nia ideo. Ili akompanis nin pli ol unu kilometron ĝis proksima vilaĝo kaj poste ni tute amike disiĝis.
Kiam ni estis apud urbeto Ligny, estis jam tre malfrue, kaj ni vidis, ke ni ne povas hodiaŭ veni en Commercy, kie ni esperis trovi grandan esperantistan grupon kaj delegiton de U. E. A. s-ron Bastien (ĉar pri tio estis noto sur la kovriloj de francaj propagandaj broŝuroj kaj ankaŭ en Julia