Saltu al enhavo

Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

numero de „Franca Esperantisto"). Do, ni decidis iri en la stacidomon, por tie noktiĝi, — sed . . . multajn „sedojn" ni renkontis dum nia longa marŝado! . . Kiam ni venis en la stacidomon, la staciestro diris, ke Ii ne povas permesi al ni resti en la stacidomo ĝis la mateno, ĉar en la 11a nokte oni fermas ĉiujn ĉambrojn. Kion fari? Ni devis foriri, por trovi ian alian lokon por noktiĝo. Ni venis en ian malpuran hotelon, sed la mastrino, post longa interkonsiliĝo kun iu sinjoro (kredeble ŝia edzo, aŭ io simila), diris al ni, ke ŝi ne havas por ni ĉambron. Tiam lau la konsilo de iu hazarda konatulo, kiun ni renkontis sur la vojo, ni ekiris al la urba senpaga noktiĝejo (france oni nomas ĝin „asile de nuit"). Tie ĉi iu tre serioza kaj severa sinjoro atentege trarigardis niajn dokumentojn, kaj, fine, oni malfermis antaŭ ni la pordon de ia ĉambraĉo, simila al malpura kelo de malliberejo (eĉ kun krado en la fenestro!). . . Memkompreneble, ni ne konsentis akcepti tiun afablan gastamecon kaj foriris el Ligny, preferante ankoraŭ unu fojon noktiĝi en kampo, anstataŭ esti formanĝitaj de cimoj. Do, trapaŝinte du kilometrojn post Ligny, ni haltis kaj kuŝiĝis apud la vojo en arbetaĵoj. Sed la nokto ree estis treege malvarma, kaj mia juna, timema kunvojaĝanto Romano tremegis, neniamaniere povinte varmiĝi. Por tio ni ree preskaŭ tute ne dormis kaj en la 2 a nokte daŭrigis la vojon. La 8an de Julio, lunde, antaŭ tagmezo, ni venis en Commercy kaj haltis en la unua kafejo, kiun ni trovis apud la vojo en la komenco de la urbo. Tie ĉi ni trinkis ĉokoladon, kaj poste mi restis en la kafejo kaj Romano ekiris en la urbon, por trovi s-ron Bastien (del. de U. E. A.), al kiu ni ankoraŭ el Parizo sendis cirkuleron pri nia piedvojaĝo kaj poste, dum la vojo, poŝtkarton pri la tago de nia alveno. Romano vagadis sufiĉe longe, kaj, reveninte, sciigis al mi tre malagrablan novaĵon, — ke s-ro Bastien antaŭ tri jaroj translokiĝis el Commercy en St.-Briene kaj