Saltu al enhavo

Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke post lia forveturo la esperanta movado en Commercy tute haltis! Tamen li sukcesis trovi du estintajn esperantistojn: direktoron de popola lernejo s-ron Mongeau kaj doktoron Charvel, kiuj nuntempe tute forlasis kaj forgesis Esperanton. Do, ni luis ĉambron en la „Hôtel de France", lasis niajn pakaĵojn kaj ekiris viziti „la estintajn esperantistojn".

S-ro Mongeau akceptis nin tre afable, sed li jam tute ne povis paroli esperante, malgraŭ tio, ke li ankoraŭ antaŭ 15 jaroj fariĝis esperantisto. Tamen, kiam ni rakontis al li, kiel disvastiĝis nuntempe nia lingvo en la tuta mondo, li estis tute mirigita kaj solene promesis al ni renaskiĝi por Esperanto kaj rekomenci propagandi ĝin inter siaj lernantoj kaj gekonatoj. Jen kion li skribis? en mia taglibro: „Mi deziras bonan sukceson al la kuraĝaj vojaĝantoj, kiuj havis la afablecon saluti malnovan samideanon, kiu esperas renaskiĝi por Esperanto."

Poste ni vizitis ankaŭ doktoron Charvel, konatiĝis kun lia edzino kaj konvinkis ankaŭ ilin renovigi siajn sciojn pri Esperanto. Reveninte en la hotelon, ni skribis multajn leterojn al niaj Parizaj geamikoj kaj poste kun plezurego kuŝiĝis en freŝajn litojn.


VIII. La vojo ĝis Nancy. Nancy.


La 9an de Julio, marde, ni vekiĝis en la 6a matene kaj ree ekmarŝis antaŭen, direktante nin al Nancy. Nia vojo kuŝis laŭ la bordoj de l' kanalo „Marne au Rhein", kaj dum unu el niaj ripozoj mi kun plezuro min banis en la ne tre pura akvo de l' kanalo. En urbeto Liverdun ni vidis tre strangan femonenon: trans la ponton oni trenis per ĉevaloj tre grandan boaton — unu el tiuj, kiuj naĝas en la kanalo. Ĝis nun mi neniam vidis, ke boatoj uzus pontojn por trans-