Saltu al enhavo

Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lokiĝi de unu bordo de rivero aŭ kanalo al la alia. En Nancy ni estis proksimume en 6a vespere kaj ni venis rekte al la loĝejo de s-ro Maresquelle (profesoro de liceo kaj delegito de U. E. A.), kiun ni antaŭ du tagoj sciigis pri nia alveno. La sorto nun estis pli favora al ni, ĉar ni renkontis s-ron Maresquelle ĉe la pordo de lia loĝejo. Li akceptis nin tutkore, konatigis nin ankoraŭ kun unu samideano, s-ro Niegier, kaj ni, akompanataj de ambaŭ niaj novaj konatuloj, iris al la „Hôtel de la Meuse", en kiu estis preparita por ni ĉambro kaj vespermanĝo. Bedaŭrinde ni estis en Nancy en tre malbona tempo: estis ekzamenoj, — kaj ĉar la plej granda parto da esperantistoj en Nancy estas profesoroj aŭ studentoj, ĉiuj estis okupataj per ekzamenoj kaj oni ne povis aranĝi por ni kunvenon. Do, post tre bongusta vespermanĝo, ni tuj kuŝiĝis kaj dormis ĝis la 8 a matene.

Dum la tuta dua tago de nia ĉeesto en Nancy, merkredon de la 10 a de Julio, ni uzis por ĉirkaŭrigardi la urbon en kiu estas tre multe da vidindaĵoj, kiel ekzemple „la place de Stanislas" kun belega statuo de pola reĝo Stanislavo, mirinde belaj fontanoj, grandiozaj konstruaĵoĵ de la „Hôtel de ville" (urbdomo), „Bureau de Poste" (poŝtoficejo), Universitato k. t. p. Kiam ni estis promenantaj en la stratoj de l' urbo, en kelkaj lokoj tre multaj personoj estis haltantaj kun miro kaj ni aŭdis, kiel ili diris: „jen estas tiuj du esperantistoj, kiujn ni vidis en kinematografejo de Pathé"! Romano hazarde renkontis sur la stratoj du siajn samlandanojn kaj mi unu polon (studenton), kiujn ni tre facile adeptigis al Esperanto, kaj ili diris al ni, ke nun, kiam ili konvinkiĝis pri la viveco, facileco kaj praktikeco de Esperanto, ili nepre kaj senprokraste ĝin ellernos.

Kun unu el samlandanoj de Romano ni sufiĉe longe promenadis en belega urba ĝardeno. Tie ĉi ni renkontis tre interesan, kvankam iom malsobran, viron, kiu treege mirigis