Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nin: Ii parolas france, itale, hispane, germane kaj eĉ arabe; Ii estas simpla laboristo — anarhisto. Sur la dekstra kruro Ii havas elpikitan (tutuitan) surskribon: „A bas buveurs du sang" („for trinkantoj sanĝon"), kaj sur la fdekstra brako: „vive l'anarchie!" („vivu la anarĥio"). Li tre longe kaj sufliĉe tedige estis rakontanta al ni pri siaj aventuroj kaj pri siaj planoj, kaj ni estis tre kontentaj, kiam ni fine liberiĝis de lia malsobra babilado. En la 6a vespere ni ankoraŭ unu fojon vizitis s-ron Maresquelle kaj konatiĝis ĉe Ii kun nia samideano s-ro Verain (konsulo por junuloj), kiu transdonis al ni pakaĵojn kun francaj propagandaj broŝuroj, kiujn Ii ricevis por ni de s-ro Bourlet el Parizo. Reveninte en la hotelon, ni trovis en la manĝejo tre multe da gastoj, inter kiuj ni komencis propagandi nian lingvon. Ni havis ĝrandegan sukceson, ĉar ĉiuj nin aŭskultis tre atente kaj kun granda intereso, kaj kun danko akceptis de ni multajn propagandajn broŝurojn, foliojn kaj poŝtkartojn. Tiamaniere dum la vespermanĝo ni akiris multajn adeptojn de nia ideo. Inter la gastoj estis unu jurnalisto, kiu estis deman- danta min pri diversaj detalaĵoj de nia piedvojaĝo kaj pri la esenco de Esperantismo, kaj diris al mi, ke Ii intencas verki kaj presi en loka gazeto grandan artikolon pri nia afero. Li mem, laŭ liaj vortoj, kelkfoje jam aŭdis pri Esperanto, sed ĝis nun Ii opiniis, ke tiu ĉi movado ne estas serioza, ke per Esperanto sin okupas nun diletantoj, aŭ homoj, kiuj ne scias, per kio pleniĝi sian liberan tempon; sed nun Ii konvinkiĝis, ke Esperanto efektive estas tre serioza afero, kiu evidente havos brilantan estontecon kaj per kiu oni devas sin okupi, — kaj tial Ii promesis tuj mem ellerni nian lingvon kaj propagandi ĝin en sia rondo.