Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ripozinte iomete en la stacidomo, kie ni trinkis kafon, ni kuraĝe ekmarsis antaŭen al la unua nia germana etapo — urbeto Zabern. Ni venis tien ĉi jam tre malfrue vespere kaj, por ne noktiĝi ree en kampo (ĉar estis tre malbona vetero), ni luis ĉambron en ia hotelo (gasthaus) apud la stacidomo. Nun komenciĝis por ni malfacilajoj pro nesciado de germana lingvo, ĉar mi tute ne povas paroli germane kaj mia kunvojaĝanto Romano, kiu kredis, ke Ii scias germanan lingvon, apenaŭ povis balbutante kaj kun multaj eraroj el- diri unu—du germanajn frazojn, sed en tia bona germana lingvo, ke oni lin preskaŭ tute ne povis kompreni. En Zabern tute ne ekzistas esperantistoj, tial ni eĉ ne vizitis la urbon, sed vekiĝinte en la 4 a matene, ni ekmarŝis al Strasburg, rapidante veni kiel eble plej frue, por havi su- fiĉe da tempo ĉirkaŭrigardi la urbon, en kiu estas tre multaj vidindajoj. Kaj ni faris bonegan marŝadon, veninte en Strasburg al la tagmezo (dum ok horoj ni faris 32 kilometrojn, nur du fojojn ripozinte po duono da horo!). Do, ni venis en Strasburg vendrede, la 12 an de Julio, ĝuste tagmeze. Nur iomete ripozinte, ni tagmanĝis en ia restoracio kaj tuj mem ekiris serĉi esperantistojn lau la adresoj, kiujn ni trovis en la jarlibro de U. E. A. Sed la sorto ree estis malfavora al ni: pro la somero, ĉiuj niaj samideanoj forveturis el la urbo en kamparon, kaj ni trovis absolute neniun. Tarnen ni ne perdis la kuraĝon, ĉar ni trovis en la jarlibro de U. E. A. adreson de unu delegito, s-ro Schwartz, kiu loĝis en Kehl—am—Rhein, tre proksime de Strasburg (nur kvin kilometroj). Kaj ni komencis ĉirkaŭri- gardadi la urbon. Ni vidis belegan reĝan palacon, en kiu nun loĝas unu el la filoj de l'imperiestro Vilhelmo, ĉar Ii estas efektiva studento (juristo) de Strasburga universitato. Estas ankaŭ rimarkinda la publika biblioteko, universitato, multegaj