Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

stataŭi ĝin per alia horloĝo, starigota sur la nuna loko. Tri famaj matematikistoj de tiu epoko (Miĥailo Herr, Kristo Herlin kaj Nikolas Prugner) desegnis la planon kaj zorge estis observantaj la konstruadon de la nova horloĝo. Tiu laboro en 1570 jaro estis daŭrigata de studento Dasypodius el Strasburgo, kaj la konstruado mem estis komisiita al du horloĝistoj meĥanikistoj el Schaffhausen, la fratoj Isaako kaj Josias Habrecht. La Strasburga legendo rakontas, ke al Dasypodius oni elpikis la okulojn, por ke Ii ne povu fari alian similan horloĝon. Tobiestimmer estis pentrinta la horloĝon, kaj en 1574 jaro ĝi estis finita. Sed en 1789 la horloĝo ree difektiĝis kaj haltis.

En 1836 jaro la urba Strasburga konsilantaro decidis rekonstrui la faman vidindaĵon kaj komisiis tium laboron al fame konata meĥanikisto el Strasburg — s-ro Schwilgne. Li komencis sian laboron la 24an de Junio 1838 kaj finis ĝin en la fino de 1842.

Jen estas la detala priskribo de tiu belega miraklo. Tuj post la fera krado (barilo) estas ĉielglobo, kies videbla kvadranto montras la astronomian steltempon. La malantaŭe vidata granda metala rondo estas eterna kalendaro, mon- tranta la monatojn, la tagojn, la dimanĉan literon, la tagan sanktulon kaj ĉiujn ekleziajn festojn. En la mezo de tiu ĉi kalendaro oni povas vidi la ĉefajn fenomenojn de l'suno, kiel sunleviĝo kaj sunkuŝiĝo, la turnado de 1' tero ĉirkaŭ la suno kaj la eklipsojn. Maldekstre de la kalendaro staras Apolo, montranta per la sago daton, kaj dekstre — Diano, diino de ĉasado. Maldekstre de Apolo troviĝas radaro, super kiu estas skribite: „Comput eclesiatique", montranta la kom- plikitan tempokalkuladon de Mezepoko, kium eklezio Katolika uzas ankoraŭ ĝis nun. Sur tiu ĉi „Comput" oni povas vidi la jaron, la indikton, la sunan ciklon, la oran nombron (lunan ciklon), la indikton, la dimanĉan literon, la epaktojn