Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj eĉ la ŝanĝiĝantan Paskon. Dekstre de Diano estas „Equations solaires et lunaires", kiu anstataŭas la mezan tempon per la vera kaj montras ĉiujn lunajn deirojn de la tervojo. Super eterna kalendaro ĉiutaĝe trapasas po unu veturileto; tiuj veturiletoj (ĉaroj) montras la sep tagojn de la semajno: dimanĉe la sunaj ĉevaloj tiras la ĉaron de Apolo; lunde — Ĉaro de Diano, tirata per cervo; marde — ĉaron de Merkuro tiras linkoj; ĵaŭde veturas Jupitero sur aglo; vendrede — amdiino Venus en la ĉaro, tirata per kolomboj; fine, sabate venas dio Saturno, formanĝanta infanon, kiel la emblemo de 1' ĉion detruanta tempo. La ornamaĵoj de la suba parto de l'horlogo estas tre antikvaj: ili estis pentritaj de Tobias Stimmer an 1574 jaro. En la kvar anguloj de la kalendaro estas vidataj la kvar regnoj de l'antikva mondo: Persujo, Asirio, Grekujo kaj Romo. Super la diaj veturiletoj (ĉaroj) estas „Pio„ kaj „Peko" kaj apud ili — kreado kaj revivigo de l'mortintoj, la mondjuĝo kaj disigo de la piuloj de la pekuloj.

La horloĝo super la dia Cararo montras la mezan tempon Strasburgan, sed ne mezeŭropan, kiu je 29 minutoj an- taŭiras la Strasburgan. Ambaŭflanke de tiu ĉi horloĝo sidas po unu anĝeleto: la maldekstra sonoras kvaronhorojn kaj la dekstra tenas en la manoj sablhorloĝon, kiun Ii ĉiuhore ren- versas. Tuj super tiu ĉi horloĝo, en la mezo mem de la tuta horloĝkonstruaĵo, estas la planedaro. En la centro troviĝas la suno, kaj ĉirkaŭ ĝi moviĝas Merkuro, Venus, Tero kun luno, Marso, Jupitero kaj Saturno. En la kvar anguloj vidi- ĝas la 4 epokoj de l'homa vivo.

Super la planedaro estas vidata la luno en la stelita ĉielo. Maldekstre de ĝi virino personigas la Kristan Eklezion kaj dekstre — sepkapa drako, kiel emblemo de Antikristo.

Super la luno troviĝas ankoraŭ du etaĝoj: en la suba staras la Morto, sonoranta la horojn per osto; la Morton