Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ni venis tien tre malfrue kaj por neniun maltrankiligi en la domo, ni mallaŭte trairis en la fojnejon sub la teg- mento de korta stalo kaj kun plezuro ekdormis sur la freŝa aromanta fojno. Matene ni konatiĝis kun la patro de s-ro Schwartz, kiu parolas france, kaj la tutan tagon (sabaton) de la 13a Julio ni pasigis en tiu afabla kaj simpatia familio. Ni ĉirkaŭrigardis ilian vilaĝan mastrumajon, poste ni nin banis en la rivereto, kiu fluas apud la domo mem en la ĝar- deno, poste ni kun apetito tagmanĝis, kaj s-ro Schwartz nin fotografiis.

Antaŭ vespero ni revenis en Kehl-am-Rhein kune kun s-ro Schwartz, kiu devis veturi en Colmar (en Alzaso). Ni venis en la saman restoracion, ĉar tie ĉi, laŭ invito de s-ro Schwartz, devis kunveni kelkaj esperantistoj, kiuj estis scii- gitaj pri nia alveno. Sed pro iaj kaŭzoj venis nur unu s-ro Denner, junulo, tute nova kaj ne ankoraŭ sperta esperantisto, kiu tarnen estas tre fervora kaj aldonita al nia afero.

Post forveturo de s-ro Schwartz, Li restis kun ni en la restoracio ĝis la LIa nokte kaj multe helpis al ni propa- gandi Esperanton inter la gastoj, kiuj kunvenis en tre granda nombro, pro tio, ke morgaŭ estis dimanĉo. Forirante hejmen, s-ro Denner promesis al ni montri la vojon al Karlsruhe, kiun ni decidis viziti laŭ konsilo de s-ro Schwartz, ĉar tie estas tre granda kaj fervora esperantista grupo. Tiu ĉi decido estis iom tro rapida, ĉar Karlsruhe tute ne kuŝis laŭ nia vojo, kaj por viziti ĝin, ni devis fari proksimume 200 superfluajn kilometrojn! La nokton ni pasigis en la ĝardeno, ĉirkaŭanta la restoracion, ĉar en la ĉambroj estis tro varmege. En la 6a matene ni leviĝis kaj trinkis teon, kaj al la 7 a venis s-ro Denner, kiu ne sole montris al ni la vojon al Karlsruhe, sed eĉ akompanis nin du kilometrojn.