Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
XII. De Kehl-am-Rhein ĝis Baden-Baden.

ĉuste en la tagmezo dimanĉe la 14 an de Julio ni venis en urbeton Neufreistat (20 kilom. de Kehl-am-Rhein), kaj haltis en restoracio por ripozi kaj manĝi. De nun ni decidis marŝi malfrue vespere, eĉ nokte kaj tre frue matene, ĉar dum tagoj, pro varmego, la marŝado estis tro malfacila. Tie ĉi ni ankoraŭ unu fojon konvinkiĝis, kiel ne oportune estas vo- jaĝi en lando, kies lingvo ne estas konata. En la restoracio en Neufreistat ni uzis multe da penoj, por klarigi al la ma- stro, kion ni volas manĝi, kaj kiam Romano demandis, kiel nomiĝas la urbo, en kiu ni haltis, la mastro respondis: „Baden." Ni estis tre mirigitaj kaj embarasitaj per tiu ĉi respondo, ĉar ni sciis, ke Baden tute ne kuŝas sur nia vojo, sed, feliĉe, en tiu ĉi momento venis iu sinjoro, kiu parolis france, kaj tiam ni klarigis tiun ĉi malkompreniĝon: la mastro ne komprenis la demandon de Romano kaj, anstataŭ urbo, no- mis la regionon, en kiu ĝi troviĝas, — dume la urbo nomiĝas „Neufreistat."

AI ia 6 a vespere ni venis en la urbeton Schwarzach. Dum la ripozo en kafejo, ni konatiĝis kun iu sinjoro, kiu povis paroli france, kaj Li demandis nin, ĉu ni venis tien ĉi por viziti Baden-Baden? Ni respondis, ke ne: ni iras al Karlsruhe. Li tre miris pri tio kaj insiste konsilis al ni ne- pre viziti Baden, kiu estas tre vidinda kaj kuŝas nur je 12 kilometroj de Schwarzach iom flanke de la vojo al Karlsruhe. „Ĉu vi scias, aldonis tiu sinjoro, ke germanoj havas eĉ kanton kiu diras, ke „kiu ne vidis Baden-Baden, tiu ne estis en Germanujo". Ni pripensis la aferon kaj decidis jene: ĉar ni jam tute egale deflankiĝis de nia vojo, decidinte iri de Kehl-am-Rhein ne al Stutgart, sed al Karlsruhe, do por ni ne faros grandan diferencon viziti ankaŭ Baden, — sed por regajni la perditan tempon, ni povas poste veturi parton da