Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esperantistoj, kiuj visitis Merkuron kaj ĝian altan turon, — kaj ni en multaj lokoj sur la supraĵo de 1' turo skribis: „Vivu Esperanto!" kaj la daton de nia vizito (la 15an de Julio).

XIII. Karlsruhe.

Malsuprenirinte de sur Merkuro, ni ekiris al la stacidomo kaj preninte niajn pakaĵojn, aĉetis biletojn kaj, laŭ la antaŭe decidita piano, forveturis al Karlsruhe per vagonaro, — kaj ni tre bone faris, ĉar vagado en Baden-Baden kaj supreniro sur la „Merkur" tiel lacigis nin, ke ni absolute ne estis kapablaj iri piede, kaj sekve ni devus resti en Baden-Baden por la tuta nokto kaj perdi tro multe da tempo.

En Karlsruhe ni alveturis en la 6 a vespere, lunde, la 15an de Julio. Tie ĉi mi restis en la stacidomo por gardi niajn pakajojn, kaj Romano ekiris en la urbon, por trovi delegiton de U. E. A. s-ron Bode, kies adreso estas presita en la jarlibro de U. E. A. Post duono da horo Li revinis kun la frato de — s-ro H.Bode, kiu akompanis nin ĝis la hotelo. Ni alivestiĝis, iomete nin purigis kaj poste, akom- panataj de s-ro Max Bode, sufiĉe longe ĉirkaŭrigardadis la urbon. Sed la samideanojn ni bedaŭrinde ne trovis, ĉar, same kiel en aliaj urboj, la plej granda parto da ili, forveturis en kamparon. En la 9a vespere ni venis en la loĝejon de s-roj Bode, kie ni estis tre amike akceptitaj. Ni kona- tiĝis kun la gepatroj de s-roj Bode kaj kun tri iliaj fratinoj, el kiuj unu (f-ino Lina Bode) povas jam iomete paroli esperante kaj la alia nur komencis lerni nian lingvon, sed ambaŭ ili parolas france, kaj ni kun helpo de Esperanto povis facile kompreni unu la alian. Post vespermanĝo, kiun afable proponis al ni la gastamaj gemastroj, ni kune kun la tuta familio de gesinjoroj Bode, vizitis unu el restoraciaj ĝardenoj kaj aŭskultis belan orkestran koncerton.