Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

faris preskaŭ 200 superfluajn kilometrojn nur por konatiĝi kun du esperantistoj, kaj ni perdis tute vane tri tagojn! . .

XIV. De Karlsruhe ĝis Stuttgart.

Merkrede, la 17 an de Julio en la 8 a matene ni forlasis Karlsruhe kaj ekmarŝis laŭ la vojo al Stuttgart. La urbetojn Durlach kaj Krufzingen ni trairis ne haltante kaj nur iomete ripozis en kampo, — sed apud vilaĝo Berghausen ni decidis ripozi iom pli longe. Kiam ni sidis apud la vojo kaj interparolis pri nia ankoraŭ tre longa piedvojaĝo, ni subite ekvidis iun sinjoron, veturantan sur bicikledo. Sur la kapo de tiu sinjoro estis turka nacia ĉapo (feso), kaj Romano, eksciinte en Ii samlan- danon, ekkriis al Ii turkan „selamon" (saluton). La sinjoro haltis, respondis la saluton ankaŭ en turka lingvo kaj konatiĝis kun ni. Li estis turka milita sendito en Germanujo, s-ro „Sŭchdi Mechmed". Post kelkaj minutoj de interparolo, eksciinte pri nia entrepreno, Ii invitis nin al si en vilaĝon Berghausen, kie Ii loĝis dum la somero, kaj proponis al ni tre^bongustan tagmanĝon. Kompreneble dum la tagmanĝo ni tre multe parolis al Ii pri Esperanto kaj pri nia ideo, kaj Ii estis tute ravita per la simpleco, beleco kaj facileco de nia lingvo. Romano donis al Ii turkan lernoli- bron kaj mi la germanan, kaj Ii diris al ni, ke Ii tuj mem komencos lerni Esperanton, kaj poste propagandos ĝin en sia lando. Post la tagmanĝo ni dankis nian gastaman mastron kaj ekmarsis antaŭen. La urbetojn Sullingen kaj Klein Steinbach ni trairis sen apartaj aventuroj kaj nur en Pforzheim (35 kil. de Karls