Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ruhe) ni hazarde akiris du adeptojn por Esperanto. Jen kio okazis.

Veninte en Pforzheim proksimume en la 10a vespere, ni demandis du renkontitajn de ni sinjorojn pri la vojo al Illingen. Iii detale klarigis al ni la vojon, sed poste unu el ili, ekvidinte eĉ en mallumo la verdajn stelojn sur niaj ĉapoj, ekkriis: „ha, vi estas esperantistoj!" Iii ambaŭ aŭdis pri nia lingvo, sed ne ankoraŭ lernis ĝin, — sed kiam ni rakon- tis al ilf pri la nuna disvastiĝo de Esperanto, pri Esperantaj kongresoj kaj pri tio, ke ni'nun faras propagandan piedvojaĝon el Parizo en Krakovon, — ili estis tre mirigitaj kaj prome- sis al ni tuj komenci lerni Esperanton. Ni donis al ili kel- kajn propagandajn germanajn broŝurojn (eldono de Mŭller kaj Borel) kaj, demandinte ankoraŭ unu fojon pri la vojo, foriris laŭ direkto al Stuttgart.

. Proksimume en la 12a nokte ni haltis en kampo, por almenaŭ iomete ekdormi, sed la nokta malvarmo ree ne per- mesis al ni bone dormi, kaj en la 3a matene ni daŭrigis nian vojon. En Illingen ni iomete ripozis kaj poste jam preskaŭ senhalte irisLen Stuttgart. Tie ĉi ni ankaŭ eniris en la stacidomon, por ne marŝi en la urbo kun niaj ŝarĝaj sakoj, — kaj post mallonga ripozo kaj matenmanĝo, Romano ekiris en la urbon, por trovi deleĝiton de U. E. A. s-ron Haussler, al kiu ni skribis pri la tago de nia alveno. Post unu horo Romano revenis, akompanata de s-ro Haussler, kiu alkon- dukis nin en Ia „Hotel Central," en kiu estis preparita por ni la ĉambro. Tie ĉi ni povis alivestiĝi kaj ripozi ĝis la vespero. Guste en la 8 a vespere s-ro Haussler, venis al ni en la hotelon kaj akompanis nin en „Elzasan Tavernon," kie lokiĝas konstanta sidejo de la Stuttgarta Esperantista grupo „Esperanto-Stelo" kaj kie hodiaŭ, pro nia alveno, devis kun- veni la stuttgartaj gesamideanoj. Kiam ni eniris en la salo-