Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj poste tre detale parolis pri la esenco de Esperantismo kaj pri signifo de lingvo internacia generale kaj de Esperanto, aparte por gelaboristaro. Mia parolado evidente faris tre bonan impreson, ĉar post bruaj aplaŭdadoj, la reprezentantoj de laborista sindikato diris al mi, ke ili senprokraste komencos kursojn de Esperanto por laboristoj. Kompreneble, mi parolis esperante, kaj mia parolado estis tradukata de s-ro Jan en germanan lingvon, por ke min bone komprenu neesperantistoj kaj aparte la reprezentantoj de 1' laborista sindikato.

La kunveno finiĝis en la 12 a nokte kaj poste, akom- panataj de multaj junuloj-samideanoj, ni foriris en la hotelon, en kiu estis preparita por ni ĉambro. Sed ni ne tuj kuŝiĝis, £ar la junuloj invitis nin ankoraŭ en la restoracion de l'ho- telo, kie ni trinkis kafon kaj amike babiladis ankoraŭ prok- simume unu horon.

En la 7a matene sabate la 20an de Julio ni ekmarsis laŭ la vojo al Heidenheim, kie, kiel ni eksciis en Stuttgart kaj Esslingen, ekzistas esperantista grupo kaj loĝas delegito de U. E. A. s-ro Mayer, al kiu hieraŭ el Stuttgart ni sendis la cirkuleron pri nia piedvojaĝo kaj la sciigon pri la tago de nia alveno.

Dum la marŝado ni haltis ne malproksime de urbeto Vestinheim en unu kafejo por ripozo. En la kafejo ni trovis germanan ĝandarmon, kiu ion manĝis. Li ekrigardis nin suspekteme kaj post du - tri minutoj sin turnis al ni kun la demandoj, kiu ni estas, de kie, kien kaj pro kio ni iras. Romano, kiu iom pli multe komprenas germane, ol mi, diris al Ii, ke ni estas esperantistoj-propagandistoj kaj ke ni iras piede el Parizo en Krakovon por ĉeesti la VIII Universalan Kongreson Esperantistan. La ĝandarmo rigardis nin kun mirego kaj videble ne kredis tion, kion diris al Ii Romano.