Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

numero de l'stuttgarta gazeto. „Neues Tagblatt", kiun Ii abo- nas, Ii jam legis pri nia piedvojaĝo. Do, ni trovis tre bonan okazon por la propagando inter multaj gastoj, kiujn ni trovis en la hotela restoracio. La mastro subskribis mian taglibron,. donis al ni poŝtkartojn kun la bildoj de Giengen kaj pro- mesis al ni sendi artikoleton pri nia trapaso al la loka gazeto „Brenztal-Bote", kiu estas eldonata en Giengen a. Br. Ni reciproke donacis al Ii kelkajn esperantajn poŝtkartojn kaj ankaŭ propagandajn broŝurojn, por ke Ii disdonu ilin alr. siaj gastoj. —-

XVI. Brenz. Günzburg. Burgau.

La 21 an de Julio, dimanĉe, ni vekiĝis sufiĉe malfrue — je la 8V2. La pluvo dauriĝis fali senhalte, haj ni tute vane atendis ĝis kiam ĝi ĉesiĝos. Do, malgraŭ la pluvo, ni en la 10a matene daŭrigis nian vojon kaj posttagmeze venis. en urbeton Brenz. Tie ĉi ni haltis en „Gasthaus" por iomete ripozi kaj sekiĝi. En la kafejo, dank' al dimanĉo, kolektiĝis multaj vizitantoj kaj ni havis tre bonan okazon por la propagando. Aparte ekinteresiĝis pri nia vojaĝo la gemastroj kaj ilia kuzino (gesinjoroj Boschl: ili eĉ penis, kun helpo de l'donitaj de ni germanaj lernolibroj, interparoli kun ni pri nia ofero kaj videble estis tre kontentaj, kiam ili sukcesis nin kompreni. Ni donis al ili esperantan tekston kaj ili ĝojis, kiel infanoj, kiam ili konstatis, ke ili tute facile, sen antaŭa lernado, povas legi esperante kaj preskaŭ ĉion kompreni kun helpo de maigranda esperante-germana vortaro. Tiu ĉi originala leciono daŭris pli ol unu horon kaj tre multaj ceestintoj ku;n intereso aŭskultis niajn klarigojn. Gesinjoroj Bosch tre domaĝis, ke ni ne povas resti kun ili pli longe, kaj petis nin sendi al ili el Augsburg aŭ el Mŭnchen, pli detalajn lernolibrojn kun germane-esperanta vortaro.