Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iris el Gŭnzburg laŭ la vojo al Burgau. La pluvo, feliĉe,. ĉesiĝis, sed malvarmego kaj vento estis teruraj! . . Tarnen tiu malvarmego multe helpis al nia marŝado, ĉar, dezirante varmiĝi, ni marŝis tre rapide kaj faris dum du horoj 16 kilometrojn sen ripozo! Tiamaniere en la 8a matene ni estis jam en Burgau. La urbo Burgau estas tre rimarkinda pro sia komika originaleco, kiun ni nevole estis rimarkantaj sur ĉiu paŝo. Enirinte en la urbon, ni kun miro ekvidis, ke laŭ unu el stratoj preskaŭ ĉiuj domoj havas numeron unuan nur kun partumoj: ekzemple, unu domo havas N 12/3, la dua — N l'/ss, la tria l'/i» k. t. p., kaj sur unu ni subite ekvidis N 38372! La arhitekturo de 1'domoj ankaŭ estas originala : la plej granda parto el ili estas unuetaĝaj kun tre malgran- daj fenestroj; en la anguloj de multaj domoj estas starigitaj statuoj de diversaj sanktuloj, kaj unu eĉ havas tiujn sanktu- lojn en du eksteraj anguloj kaj, krom tio, en la muro super la fenestroj estas skulptitaj kvar evangelistoj. La stratoj estas kurbaj kaj mallarĝaj kun tre neoportunaj trotuaroj, fa- ritaj el simplaj neglatitaj ŝtonoj. Sur unu el la stratoj ni renkontis tre strangan veturilon, en kiu estis enjungitaj ĉevalo kaj bovino! Mi neniam vidis ion similan dum mia sufiĉe longa vagado en la mondo. . . . Ni estis tiel lacaj kaj la vetero tiel malbonega, ke ni decidis de Burgau ĝis Augsburg (32 kilom.) veturi per vago- naro, des pli, ke de Burgau ĝis Augsburg ni ne sciis iajn ajn almenaŭ iomete rimarkindajn aŭ vizitindajn lokojn. La stacidomo, kredeble por ne interrompi la originalecon de 1' urbo, troviĝas ne en la urbo, sed du kilometrojn de ĝi, kaj la vojo al la stacidomo estas eksterordinare stranga: ni, ekzemple, trapasis unu straton, kiu prezentas el si tre malgrandan lignan ŝtuparon kun difektitaj ŝtupoj kaj kondukas trans mallarĝan ankaŭ lignan ponton, sur kiu eĉ du homoj