Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne povas iri apude, sed devas sekvi unu post la alia. Ne malproksime de stacidomo ni rimarkis ankoraŭ unu stran- gaĵon: tra la fenestro de unu dometo ni ekvidis Cevalon, kiu estis en la ĉambro.

XVIII. Augsburg.

En Augsburg ni alveturis en la 2 a post tagmeze, lunde, la 22an de Julio. Mi restis en la stacidomo kaj Romano ekiris en la urbon, por trovi delegiton de U. E. A. s-ron Schmalzl, al kiu ankoraŭ el Stuttgart ni sendis la leteron pri nia alveno. Baldaŭ Ii revenis kun s-ro Schmalzl, kiu alkondukis nin en preparitan por ni hotelon (Hotel Central), en kiu ni povis ripozi ĝis la vespero. Ni estis tiel lacaj, ke eĉ ne povis manĝi, sed tuj mem kuŝiĝis kaj ekdormis, kvazaŭ mortaj. En la 6 a vespere al ni venis s-ro Schmalzl kaj ni kune kun Ii ekiris rigardadi la'urbon. Ni promenadis ĝis la oka kaj poste revenis en la hotelon, kie jam kunvenis multaj Augs- burgaj gesamideanoj, por nin saluli kaj aŭskulti niajn paro- ladojn. Ceestis pli ol 50 personoj. Post la rakonto de Romano pri nia propaganda piedvojaĝo, mi faris paroladon pri Esperanto kaj Esperantismo. "Niaj paroladoji: estis bruege aplaŭditaj kaj poste preskaŭ ĉiuj ĉeestintoj kantis ĥore nian Esperantan himnon. La prezidanto, s-ro Schmalzl, dankis kaj tutkore salutis nin en la nomo de [siaj societanoj, kaj poste, kiam mi, same kiel en aliaj vizititaj urboj, petis, ke ĉiuj ĉeestintoj en la kunveno subskribu mian taglibron, Ii eĉ skribis por ni esperantan versaĵon. Generale la akcepto estis ne nur bona kaj gastama, sed entuziasma! La tutan duan tagon ni vagadis tra la stratoj de l'urbo kaj rigardis diversajn vidindaĵojn.