Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

preĝejojn de Sankta Petro kaj de Sankta Spirito kaj la pro- testantan preĝejon en Romano-Hotika stilo sur la maldekstra bordo de la rivero Isar en Steinsdorfstrasse. El aliaj kon- struaĵoj, kiujn ni vidis, estas aparte rimarkindaj jenaj: 1. La urba popolbanejo kun alta turo. Tiu banejo estis donacita al la urbo de inĝeniero Mŭller kaj kostas 7 000000 markojn. Gi estas fama pro sia purega akvo, kiu estas alkondukita el apudaj montoj.

2) „Maximilianeum" — palaco de la reĝo Maksimiliano, kon- struita en speciala Maksimiliana stilo kun intenca celo — bele flni la straton (Maksimilian), kies ĉiuj domoj ankaŭ estas konstruitaj en la sama stilo. La Strato estas ornamita per belega statuo de Maksimiliano. 3) Stata (urba) bierfarejo kun popola restoracio, kiu estas tre rimarkinda pro tio, ke ĝi egale estas vizitata kiel de simpla popolo, tiel ankaŭ de la mondumanoj kaj inteligentuloj. 4) Grandega reĝa palaco, en mezo de kiu troviĝas vasteĝa kvarangula korto kun kvar pordegoj. 5) Apud la reĝa palaco troviĝas granda majesta halo kun du statuoj de generaloj Tilli kaj Wreede kaj kun du blankaj marmoraj leonoj. En tiu ĉi halo ĉiutage dum la tagmezo ludas milita muziko.

En la mezo de 1' urbo fluas la rivero Isar kun multaj digoj kaj belegaj akvofaloj; tiu ĉi rapida rivero fluas en Danubon. Gi estas rimarkinda pro verda koloro de la akvo kaj pro sia rapideco kaj malvarmeco. La verdan koloron de l'akvo oni klarigas per tio, ke Isar fluas el Bavaraj Alpoj, kie estas multe da feracido. Jen efektive estas Esperanta rivero!