Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
XIX. Esperanta Propaganda Ligo. Parkurbo-Esperanto.

En Munheno ekzistas du Esperantaj Societoj kun Esperanta Klubo, kelkaj esperantaj hoteloj, restoracioj kaj kafejoj, multaj konduktoroj de tramvojoj parolas esperante. Generale la Esperanta movado tie ĉi estas tre vigla. Sed la plej rimarkinda, oni povas eĉ diri unika en la mondo, Esperanta entrepreno estas, sendube, Munhena Esperanta „Propaganda Ligo", kiu nun estas okupata per grandioza laboro: „ĝi ko- mencis konstruadon de esperanta urbo, kiu estos nomata „Parkurbo-Esperanto"!

Ĉiuj novaj ideoj en la senhalta evoluo de la tutmonda civilizacio kaj kulturo havas la saman sorton. Rememoru Galileon, Kolumbon, Kopernikon, aeroplanojn, elektron, kine- matografon, k. t. p. —, senfine! En ĉiuj regionoj de arto,